Zacharias Götze: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Zacharias Götze''' (naskĝinta la {{daton|1|5|1662}} en Mühlhausen, mortinta en Osnabrück la {{daton|6|5|1729}}) estis germana...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Zacharias Götze''' (ankaŭ: ''Goeze, Goezius''; naskĝinta la {{daton|1|5|1662}} en [[Mühlhausen (Turingio)|Mühlhausen]], mortinta en [[Osnabrück]] la {{daton|6|5|1729}}) estis [[germanio|germana]] pedagogo.
==Vivo==
La avo de Götze estis konsiliano urba, la patro bierfaristo kaj gildestro de la forĝistoj. La unua edukado estis en la publika lernejo, sed paralele instruis lin privata instruisto hejme. En 1678 li iris al la latina gimnazio de [[Lemgo]] kiu tiutempe famegis. En 1680 li ekstudentis ĉe la [[Friedrich-Schiller-Universitato Jena|Universitato de Jena]] por dediĉi sin al la studoj de filozofio, lingvoj kaj teologio. En 1683 eksepidemiis en sia naskiĝurbo la [[pesto]]. Pro tio Goetze ne plu rajtis reiri en sian hejmurbon ĝis la fino de la epidemio: tiam mortis ankaŭ liaj gepatroj. La neantaŭvidebla libertempo uzitis de Goetze por pasigi teologian ekzamenon kaj ekzercadi la predikadon. Poste li iris al [[Lepsiko]] por kontinuigi la filozofiajn kaj teologiajn studojn. Tie li ricevis en 1685 la magistriĝon. La saman jaron ankoraŭ li vokitis viclernejestro al Lemgo kaj samfunckie en 1690 al [[Lippstadt]]. La lernejestreco lia komenciĝis en 1693. La konsilio urba de Osnabrück nomumis lin kontraŭvole lernejestron de la Konsilantargimnazio (Ratsgymnasium) por anstataŭigi la maldungitan Ponatus. Tiun ĉi postenon Goetze havis ĝismorte.