Monarkio de Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La monarkio enhavas la regantan [[Listo de regantoj de Hispanio|monarkon]], lian aŭ ŝian familion, kaj la organizaĵon de la Reĝa Domo (''Casa Real'') kiu eltenas kaj faciligas la agadon de la monarko en la plenumo de siaj reĝaj devoj kaj rajtoj.<ref name="Wiki Source Spa Constitution 78">[http://es.wikisource.org/wiki/Constituci%C3%B3n_espa%C3%B1ola_de_1978:_04 Título II. De la Corona, Wikisource]</ref><ref>Konstitucio de Hispanio 1978, Titolo II, Artikolo 56, Subsekcio 2 kaj amendoj de Reĝa Dekreto 1368/1987, date de 6a de Novembro</ref> La Hispana Monarkio estas reprezentata de la reĝo [[Filipo la 6-a (Hispanio)|Filipo la 6-a]], lia edzino la [[Letizia Ortiz|reĝino Letizia]], kaj ties filinoj la [[Princo de Asturio|Princino de Asturio]] Leonor, kaj la Infantino Sofía.
 
La [[Hispana Konstitucio de 1978]] reestablis<ref name="Self Made Monarch"/><ref>Laŭ la historiisto Charles Powell, la termino ''reestablis'', pli ol ''restaŭris'', estis konscia elekto por trovi mezumon akceptebla de monarkiistoj, kiuj vidis la monarkion de 1975 kiel restaŭrado, kaj la Franco-istoj kiuj vidis ke la Generalo Franco esence estis establinta ''novan'' monarkion aparte el la antaŭa historia ofico.</ref> [[konstitucia monarkio|konstitucian monarkion]] kiel formo de regado de Hispanio. La konstitucio de 1978 konfirmis la rolon de La Reĝo de Hispanio kiel personeco kaj enkorpigo de la Hispana Ŝtato kaj simbolo de la daŭra unueco kaj restado de Hispanio.<ref name="Wiki Source Spa Constitution 78"/><ref name="Title II"/> Konstitucie la reĝo estas la [[ŝtatestro]] kaj ĉefkomandanto de la [[Hispanaj Armitaj Fortoj]].<ref name="Wiki Source Spa Constitution 78"/><ref name="Title II">Titolo II, Artikolo 56, Subsekcio 1</ref> La konstitucio [[Kodigo|kodigas]] la uzadon de reĝaj stiloj kaj titolaro, [[privilegio]]jn, [[Unuenaskiteco|heredan sukcedrajton al la krono]], kompenson, kaj [[regento|regentecon]] okaze de [[Neplenaĝeco|neplenaĝeco]] aŭ leĝa senrajtigeco de la monarko.<ref name="Wiki Source Spa Constitution 78"/><ref name="Title II"/> Laŭ la konstitucio, la monarko estas ankaŭ ŝlosila por helpi la rilatojn kun la "ŝtatoj de sia historia komunumo".<ref name="Wiki Source Spa Constitution 78"/><ref name="Title II"/> La Reĝo de Hispanio servas kiel la prezidento de la [[Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo]], supozeble reprezentanta ĉirkaŭ 700,000,000 perosnojn en 24 ŝtatoj membroj tutmonde. En 2008, Juan Carlos la 1-a estis konsiderata la plej populara estro en la tuta [[Iberameriko]].<ref name="Spanish King rebrands for recession"> "Spanish King rebrands for recession". [[The Independent]]. London. 2010-02-26. [http://www.independent.co.uk/news/world/europe/spanish-king-rebrands-for-the-recession-1911276.html] Alirita la 10an de Januaro 2017.</ref><ref name="most popular leader in Ibero-America">{{cite web|language=Spanish |title=Uribe es el líder iberoamericano mejor valorado por los ciudadanos de su país |publisher= ''[[El Mundo (Hispanio)|El Mundo]]''|date= 2008-10-07 |url=http://www.elmundo.es/elmundo/2008/07/09/internacional/1215635605.html|accessdate=2009-12-01}}</ref>
 
La Hispana Monarkio havas iel siajn radikojn en la [[Visigota Regno]] fondita en [[Hispanio]] kaj [[Okcitanio|Akvitanio]]<ref>La [[VizigotaVisigota Regno]] havis sian ĉefurbon en [[Tuluzo]], en nuntempa [[Langvedoko]], tiam parto de Akvitanio</ref> en la 5a jarcento, kaj poste en la kristanaj [[Reĝlando Asturio|sukcedaj ŝtatoj]] kiu luktis la [[Reconquista]] post la [[Islama invado de Iberio]] en la 8a jarcento. Interdinastia geedziĝo inter [[Izabela la 1-a (Kastilio)]] kaj [[Fernando la 2-a (Aragono)]] unuigis Hispanion en la 15a jarcento. La lasta pretendanto al la Krono de la [[Bizanca imperio]], nome Andreas Paleologos, vendis sian imperian titolon al Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio antaŭ sia morto en 1502.<ref>Norwich, John Julius, ''Byzantium — The Decline and Fall'', p. 446.</ref> Tamen, ne estas pruvaro ke iu hispana monarko estis uzantta la bizancajn imperiaajn titolojn, kio konvertus la reĝon de Hispanio en legitima [[Romia Imperio|Imperiestro de Romo]].
 
La [[Hispana Imperio]] iĝis unu el la unuaj mondaj [[potenco]]j post Izabela kaj Fernando financis la esplorajn vojaĝojn de [[Kristoforo Kolumbo]] tra la Atlantika Oceano. Tio kondukis al la [[Hispana koloniado de Ameriko|malkovro de Ameriko]], kio iĝis la fokuso de la hispana koloniado.
 
{{redaktata}}
Post du jarcentoj de monarkoj el la [[Habsburgoj]] (16a kaj 17a) kaj aliaj du de monarkoj el la [[Burbonoj]] okazis kelkaj interrompoj. Jam komence de la 19a jarcento la [[Milito de Hispana Sendependigo|franca invado napoleona]] interrompis dum kelkaj jaroj la rajtojn de la hispanaj reĝoj. Poste la [[Unua Hispana Respubliko|Unua Respubliko]] (1873-1874) kaj poste la [[Dua Hispana Respubliko|Dua Respubliko]] (1931-1939) estis respublikaj interreĝadoj. Ankaŭ la reĝimo de [[Francisco Franco]] el 1939 malhelpis la ŝtatestrecon de monarkoj. Kvankam teorie en [[1947]] Hispanio konstituiĝis en Reĝlando post la aprobo de la frankisma leĝo pri la Sukcedo en la Ŝtatestreco, praktike nur post la morto de Franco [[Johano Karlo la 1-a (Hispanio)|Johano Karlo la 1-a]] iĝis vera reĝo.