Esperanto-kulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono
Linio 86:
Iuj homoj uzas dum Esperanto-aranĝoj la tradician veston de sia lando, eĉ se ili neniam uzis ĝin en la propra lando. Svedio, ekzemple, estis kulture kontraŭ portado de la propra tradicia robo ekde la [[Dua mondmilito|2a mondmilito]], kaj nun opinias patriotismon ia naziisma signo. Tamen svedoj daŭre povas uzi tradician vestaĵon okaze de Esperantistaj aranĝoj.
 
Ĉiujare okazas [[Universala Kongreso de Esperanto]] en malsama lando - kvankam ĝi plejparte okazas en [[Eŭropo]]). Ĉiun kongreson partoprenas mezume 1500-3000 personoj, kaj la plej bone organizitaj eventoj estas tiuj el [[Centra Eŭropo|Centra]] aŭ [[Orienta Eŭropo]] (ĝenerale [[Pollando]], [[Hungario]] ktp.). Universalaj Kongresoj de Esperanto jam okazis ankaŭ en Azio, kie ekzistas pluraj tradiciaj Esperantistaj aranĝoj. En [[Japanio]] ekzemple okazis jam la [[Japana Esperanto-Kongreso|centa landa kongreso]]. En [[Ĉinio]] estas tradicie aranĝata la projekto [[Esperanto-insulo|Esperanto-insulo (projekto)]].<ref>[http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2011/esperanto-insulo-volas-konstrui-ponton-inter-kontinentoj/ Pri la projekto "Esperanto-insulo"] el Libera Folio.</ref> Temas pri tutmonata kurso de Esperanto en la universitato de la suda ĉina insulo [[Hajnano]]. Ĝi estis elpensita de [[Dennis Keefe]]. En [[Pollando]] okazas jam de pli ol 30 jaroj [[Arkones]] (ARtaj KONfrontoj en ESperanto).<ref>[http://www.arkones.org/eo Retejo de Arkones].</ref>
 
== Slango, eŭfemismoj kaj fimalbenoj ==