Rainald von Dassel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Rathausturm Köln - Nikolaus von Verdun, Reinald von Dassel (0837-39).jpg|thumb|Rainald von Dassel, kune kun statuo de Nikolao de Verdun, en Kolonjo]]
'''Rainald von Dassel''' (naskiĝinta inter 1114 kaj 1120, mortinta la {{daton|14|8|1167}} en [[Romo]]) estis [[germanio|germana]] teologo kaj, ĉefepiskopo de [[Kolonjo]] kaj [[sankta Romia Imperio|regna kanceliero]].
==Vivo==
Rajnaldo originis el riĉa [[saksioMalsupra Saksio|saksiamalsuprasaksia]] grafa familio de ĉe [[Dassel]] kaj edukitis en [[Hildesheim]]. En 1149 li iĝis provosto samloke kaj en 1156, laŭ ordono de imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a]], eĉ kanceliero.
 
Per klereco, moderna pensado kaj patrujemo li faris valorajn servojn por la imperiestro kaj defendis lin fidele kaj forte kontraŭ la [[Roma kurio]]. En 1157 li verkis cirkuleran leteron per kiu la imperiestra moŝto protestis, post la [[dieto (asembleo)|dieto]] de [[Besançon]] kontraŭ la papa volego havi superan feŭdisman potencon super la imperiestro. Kune kun Otto von Wittelsbach ([[Bavario]]) li marŝis antaŭ la imperiestro en 1158 en la direkto de [[Italujo]]. Post la subigo de [[Milano]] (1159) li realigis surloke la decidojn ronkalajn: li devis fuĝi antau la koleron de la fare de la papemuloj incititaj milananoj, kio sukcesis nur danke al alivestado. Pro tio Frederiko eĉ pli furioziĝis kontraŭ la urbo Milano.