Libera penso (filozofio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kani movis paĝon Liberpensuloj al Libera penso: pli ampleksa koncepto
Linio 62:
En publikaĵo de 1931 koncerne la Union de Aktivaj Ateistoj en USSR kaj Ilia Laboro la Internacio de la Proletoj de la Liberpenso kvaran fojon kuniĝis. Ni rimarku ke la esperantistaj liberpensuloj same membris la movadon de la Internacia Liberpenso situanta en [[Bruselo]] kiel la [[Internacio de Proleta Esperantistaro|Internacion de la Proletoj de la Liberpenso]] ligitan al [[Moskvo]]. La agado de la esperantistoj fariĝis je internacia nivelo por ke Esperanto estu agnoskata en ĉiuj niveloj de la movadoj de la Liberpenso. Ĉirilate, deklaroj favore al la Internacia Lingvo estis prezentitaj en la jaroj 1920a kaj 1930a.
 
Post la [[Dua Mondmilito]] aperis en S.A.T., en la jaroj 1950aj Liberpensula Frakcio kiu eldonis la broŝuron La Liberpensulo de 1954 ĝis 1957. La frakcio de Liberpenso estis la organizanta strukturo kiu anstataŭis la sekcion de Liberpenso. Ĉiu grupo de S.A.T. estis organizata laŭ frakcioj. La redaktoro de « Le Libre Penseur » estis André Gay kiu presis sian broŝuron en Herblay. La esperantistaj Liberpensuloj estis kaj en S.A.T. kaj en [[SAT-Amikaro]] (« aro de la amikoj de S.A.T. »). Tiu lasta asocio naskiĝis ĉirkaŭ [[1937]] en Parizo kaj estis ligita S.A.T.. SAT-Amikaro agis en la franclingvaj landoj por la instruado de Esperanto kaj por publikigo de libroj, diskoj kaj de materialoj. Same kiel S.A.T. tiu asocio ĉiujare kongresis. Dum tiuj Kongresoj la « frakcio de Liberpenso » kunvenis. Famaj membroj de ambaŭ asocioj kunvenis en la kvindekaj kaj ĉefe en sesdekaj jaroj. Estas substrekinde ke la grava agado de [[André Caubel]] kiu estis membro de S.A.T. kaj de SAT-Amikaro kaj ankaŭ de la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj. Li klopodis agnoskigi la « frakcion de Liberpenso » de S.A.T. ĉe la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj. Lia agado disvolviĝis ĝis la komenco de la sepdekaj jaroj. Sed lia entrepreno ne sukcesis. De tiam, ĝis la [[2000aj jaroj]], la interagado inter la Nacia Federacio de la Liberpenso (F.N.L.P.) kaj S.A.T. plu restis ne tute klara. Malmulte da informoj elmontras aktivajn ligojn, sed estas certe ke esperantistaj liberpensuloj troviĝis kaj en S.A.T. kaj en F.N.L.P..
En 1990 aperis sine de Universala Esperanta Asocio ([[U.E.A.]]) nova asocio de ateistoj kaj liberpensuloj. U.E.A. estas la plej granda tutmonda asocio de la neŭtrala movado kaj organizas la Universalajn Kongresojn de Esperanto. Ĝi estis fondita en [[1909]] de [[Hector Hodler]], svisa anarkiisto. Kiel jam dirite en la jaroj 1920aj, ĝi estis konsiderata kiel « burĝa » asocio. Ĝi havas reprezentantojn laŭ nacioj kaj provas esti la « estraro » de la movado kiu ligas la [[Akademio de Esperanto|Akademion de Esperanto]], la esploradajn Institutojn same kiel aliajn asociojn kaj responsas la evoluon de la lingvo kaj certigon pri respekto de ĝiaj reguloj. U.E.A. ĉeestas internaciajn instancojn, interalie [[Unesko|U.N.E.S.K.O.]]