Esperanto-kulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korekto de ligilo
Aldono de sekcio
Linio 74:
== Interreto ==
Elektronikaj retoj, precipe la [[interreto]], estas la plej rapide disvastiĝantaj [[komunikilo]]j inter uzantoj de la internacia lingvo. Ekzistas kelkcentoj da [[dissendolisto|diskutgrupoj]] pritraktantaj diversajn [[temo]]jn, de [[denaskaj Esperanto-parolantoj|familia uzo de Esperanto]] ĝis la [[ĝenerala relativeco|ĝenerala relativeca teorio]]. Esperanto estas uzata ankaŭ en diversaj [[tujmesaĝilo]]j, kiel [[Telegram (aplikaĵo)|Telegram]], [[Interreta relajsa babilo|IRC]], [[Skype]], [[ICQ]], [[Jabber]] aŭ [[Paltalk]]. Troveblas miloj da internacilingvaj [[retpaĝo]]j. Multaj [[komputila programo|komputilaj programoj]], ekzemple [[literumilo]]j, [[gramatik-kontrolilo]]j kaj klavar-aranĝoj, estis kreitaj en kaj iam ankaŭ por Esperanto. Programoj kiel [[LibreOffice]], [[Fajrovulpo]], [[IrfanView]], la [[grafika labormedio|grafikaj labormedioj]] [[GNOME]] kaj [[KDE]], kaj la [[operaciumoj]] [[Ubuntu (linukso)|Ubuntu]] kaj [[Mandriva]] estas haveblaj en Esperanto. Popularaj retejoj kiel [[Guglo]], [[Vikipedio]], [[Vizaĝlibro]] kaj [[Ipernity]] havas ankaŭ Esperanto-versiojn<ref name="Ĝisdate pri Esperanto"/>.
 
== Influo de Esperanto ==
Esperanto hejmiĝis en pluraj sferoj de la vivo. Pluraj brazilaj vortaroj enhavas ekzemple la kapvorton ''samideano''.<ref>Kapvorto ''samideano'' en la [http://michaelis.uol.com.br/busca?r=0&f=0&t=0&palavra=samideano Vortaro "MICHAELIS"]</ref> En dekoj da landoj ''Esperanto'' nomas stratojn, avenuojn, ejojn. La libro [[Monumente pri Esperanto]]<ref>PDF-libro [http://www.uea.org/l/teko/libroj/monumente.pdf Monumente pri Esperanto]</ref> vaste dokumentas plurspecajn monumentojn honore al Esperanto en la tuta mondo. La brazila esperantisto [[Ismael Gomes Braga]] donis al sia filo la nomon ''Zamenhof'' kiel familian nomon.<ref>El la libro ''Ismael Gomes Braga'', de Zêus Wantuil, publikigita de [[Brazila Spiritisma Federacio|FEB]].</ref> La {{daton|20|novembro|2014}} la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo [[Małgorzata Omilanowska]] subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la Polan liston de nemateria kultura heredaĵo.<ref>[http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/AlKo/kio-estas-esperanto-pola-nacia-heredajo-1/ Novaĵteksto el ''Libera Folio''].</ref>
 
== Gufujo ==
Linio 113 ⟶ 116:
== Referencoj ==
{{referencoj|2}}
<br />
 
{{Esperanto}}