Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 314:
En Usono "liberpenso estis baze [[Kristanofobio|kontraŭkristana]], [[antiklerikalismo|kontraŭklerikala]] movado, kies celo estis fari la individuon politike kaj spirite libera por decidi pri si mem je religiaj aferoj. Nombraj kontribuantoj al la gazeto ''Liberty'' (1881–1908, anarkiisma publikaĵo) estis elstaraj figuroj kaj en liberpenso kaj en anarkiismo. La individuisma anarkiisto George MacDonald estis kuneldonisto de ''Freethought'' kaj dum tempo, ''The Truth Seeker''. E.C. Walker estis kuneldonisto de elstara liberpensa/liberama gazeto ''[[Lucifer, the Light-Bearer]]''".<ref name="mises.org"/> "Multaj el la anarkiistoj estis ardaj liberpensuloj; represaĵoj el liberpensaj gazetoj kiaj ''[[Lucifer, the Light-Bearer]]'', ''Freethought'' kaj ''The Truth Seeker'' aperis en ''Liberty''... La eklezioj estis rigardataj keil ofta aliancano de ŝtato kaj subprema forto en kaj de si mem".<ref name="mises.org"> "The Journal of Libertarian Studies" (PDF). Mises Institute. [https://mises.org/library/culture-individualist-anarchism-late-19th-century-america] Alirita la 11an de Aŭgusto 2016.</ref>
 
En 1901, la kataluna anarkiisto kaj [[Libera penso|liberpensulo]] [[Francesc Ferrer i Guàrdia]] establis "modernan" aŭ [[Progresema eduko|progresemajn lernejojn]] en [[Barcelono]] defie de eduka sistemo kontrolita de la [[Katolika Eklezio]].<ref name="Fidler">{{cite journal |author=Geoffrey C. Fidler |date=Spring–Summer 1985 |title=The Escuela Moderna Movement of Francisco Ferrer: "Por la Verdad y la Justicia" |journal=History of Education Quarterly |volume=25 |issue=1/2 |pages=103–132 |doi=10.2307/368893 |jstor=368893 |publisher=History of Education Society |ref=harv}}</ref> La asertita celo de tiuj lernejoj estas "eduki la [[laborista klaso|laboristan klason]] laŭ racia, sekulara kaj ne-deviga maniero". Fiere kontraŭ-klerikala, Ferrer kredis en "libero en edukado", nome edukado libera el la aŭtoritato de eklezio kaj ŝtato.<ref>{{cite web |url=http://flag.blackened.net/revolt/spain/ferrer.html |title=Francisco Ferrer's Modern School |publisher=Flag.blackened.net |date= |accessdate=20a de Septembro 2010| archiveurl= https://web.archive.org/web/20100807032003/http://flag.blackened.net/revolt/spain/ferrer.html| archivedate= 7a de Aŭgusto 2010<!--Added by DASHBot-->}}</ref> [[Murray Bookchin]] verkis: "Tiu periodo ([[1890aj jaroj]]) estis la hegemonia de liberecanaj lernejoj kaj pedagogiaj projektoj en ĉiuj areoj de lando kie anarkiistoj ĝuis iome da influo. Eble la plej bone konata klopodo en tiu kampo estis la Moderna Lernejo (''Escuela Moderna'') de Francisco Ferrer, nome projekto kiu faris konsiderindan influon sur la kataluna edukado kaj sur la eksperimentaj teknikoj de instruado ĝenerale."<ref>Chapter 7, ''Anarchosyndicalism, The New Ferment''. En Murray Bookchin, ''The Spanish anarchists: the heroic years, 1868–1936''. AK Press, 1998, p. 115. ISBN 1-873176-04-X</ref> La Escuela Moderna, kaj la idearo de Ferrer ĝenerale, formis la inspiron por serio de ''Modernaj Lernejoj'' en Usono,<ref name="Fidler"/> [[Kubo]], Sudameriko kaj Londono. La unua de tiuj estis startita en Novjorko en 1911. Ĝi inspiris ankaŭ la italan gazeton ''Università popolare'', fondita en 1901. Rusa [[kristana anarkiismo|kristana anarkiisto]] [[Leo Tolstoj]] establis lernejon por kamparanaj infanoj en sia bieno.<ref name="GroupedRef2">{{cite web|url=http://www.theanarchistlibrary.org/HTML/Matt_Hern__The_Emergence_of_Compulsory_Schooling_and_Anarchist_Resistance.html |title=The Emergence of Compulsory Schooling and Anarchist Resistance |publisher=Theanarchistlibrary.org |date=2010-09-21 |accessdate=2015-03-16}}</ref> La edukaj eksperimentoj de Tolstoj estis mallongdaŭraj pro la ĉikanado fare de la cara sekreta polico.<ref>{{cite book | last = Wilson | first = A.N. | title = Tolstoy | publisher = Norton, W. W. & Company, Inc. | year = 2001 | page = xxi | url = https://books.google.com/books?id=imYmH8myBUsC&pg=PR19 | isbn = 0-393-32122-3 }}</ref> Tolstoj establis konceptan diferencon inter edukado kaj kulturo.<ref name="GroupedRef2" /> Li pensis ke "Edukado estas la tendenco de unu homo fari alian ĝuste same kiel li mem... Edukado estas kulturo sub limigoj, kulturo estas libera. [Edukado estas] kiam instruado estas deviga al la lernanto, kaj kiam instruado estas ekskluda, tio estas kiam oni instruas nur tiujn temojn kiujn la edukisto konsideras kiel necesaj".<ref name="GroupedRef2" /> Por li "sen pelado, edukado estas transformita en kulturo".<ref name="GroupedRef2" />
 
Pli ĵusa liberecana tradicio pri edukado estas tiu de [[senlernejado]] kaj de la [[anarkiisma libera lernejo|libera lernejo]] en kiuj infanregata agado anstataŭas pedagogiajn alproksimiĝon. Eksperimentoj en Germanio kondukis al la fondo fare de [[A. S. Neill]] de tio kio iĝos la [[Lernejo Summerhill]] en 1921.<ref>{{cite book | last = Purkis | first = Jon | title = Changing Anarchism | publisher = Manchester University Press | location = Manchester | year = 2004 | isbn = 0-7190-6694-8 }}</ref> Summerhill estas ofte citata kiel ekzemplo de anarkiismo en praktikado.<ref>Britaj anarkiistoj kiaj [[Stuart Christie]] kaj [[Albert Meltzer]] manifestis ke "A.S. Neill estas la moderna pioniro de liberecana edukado kaj de "koroj ne kapoj en la lernejo". Kvankam li ne rekonis sin kiel anarkiisto, estus malfacile scii kiel alimaniere priskribi sian filozofion, kvankam li ĝuste rekonis diferencon inter revolucio en filozofio kaj pedagogio, kaj la revolucia ŝanĝo de socio. Ili estas asociaj sed ne estas la sama afero." [[Stuart Christie]] kaj [[Albert Meltzer]]. [http://theanarchistlibrary.org/library/stuart-christie-albert-meltzer-the-floodgates-of-anarchy ''The Floodgates of Anarchy'']</ref><ref>Andrew Vincent (2010) ''Modern Political Ideologies'', 3a eldono, Oxford, Wiley-Blackwell p. 129</ref> Tamen, kvankam Summerhill kaj aliaj liberaj lernejoj estas radikale liberecanaj, ili diferencas laŭ principoj el tiuj de Ferrer ĉar ne defendas malferman politikan alproksimiĝon al [[klasbatalo]].<ref>{{cite journal |first=Judith |last=Suissa |url=http://newhumanist.org.uk/1288/anarchy-in-the-classroom|title= Anarchy in the classroom |journal=[[The New Humanist]] |volume=120 |issue=5 |date=Septembro–Oktobro 2005 |ref=harv}}</ref>