Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
La '''Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando''' ([[nederlanda lingvo]]: ''Staten-Generaal'') estas la [[parlamento]] de [[Nederlando]]. Ĝi konsistas el [[duĉambra parlamento|du ĉambroj]], kiu ambaŭ sidas en ''[[Binnenhof]]'' (interna korto) en [[Hago]].
== Priskribo kaj funkcio ==
Origine la Ĝeneralaj Statoj estis delegitokongreso komparebla kun la [[imperia dieto]] en la [[Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco]]. Post kiam Nederlando estis sin malliginta en la [[16a jarcento]] de la imperio de la [[Habsburgoj]], la Ĝeneralaj Statoj ricevis la decidan rolon politikan. Post la franca regado (1795–1813), en kiu estiĝis diversaj ŝtatoformoj, en 1814/1815 ekestis la [[Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj|Reĝlando de Nederlando]]. Tiam oni reekprenis la pli malnovan terminon „Staten-Generaal“ por la moderna duĉambra parlamento.
 
La esenca parlamento estas la Dua Ĉambro (''Tweede Kamer''). En ĝi okazas la grandaj politikaj debatoj, kaj se plimulto de la ĉambranoj proklamas sian malkonfidon al la registaro (nederlande: ''motie van wantrouwen''), tiam la registaro abdikas. Tio ĉi elformiĝis proksimume la [[1860aj jaroj]]: En la [[konstitucio]] de Nederlando mem tia ne staris. Nederlando tiuaspekte konas la parlamentan regosistemon fakte nur praktike.
 
Por ke leĝo estas akceptata, ambaŭ ĉambroj devas konsenti, do ankaŭ la Unua Ĉambro (''Eerste Kamer''). Tiu ĉi tamen estas esence malpli grava, ankaŭ ĉar ĝi ne povas ŝanĝi leĝoprojektojn. Ĝi nur povas konsenti aŭ rifuzi la projekton; ĉi-lasta tamen nur tre malofte okazas. Krome membro de la Unua Ĉambro estas nur partotempa membro, kaj la ĉambro mem kunsidas ankaŭ esence malpli ofte.