Zacharias Götze: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Zacharias Götze''' (ankaŭ: ''Goeze, Goezius''; naskĝintanaskiĝinta la {{daton|1|5|1662}} en [[Mühlhausen (Turingio)|Mühlhausen]], mortinta en [[Osnabrück]] la {{daton|6|5|1729}}) estis [[germanio|germana]] pedagogo.
 
==Vivo==
La avo de Götze estis konsiliano urba, la patro bierfaristo kaj gildestro de la forĝistoj. La unua edukado estis en la publika lernejo, sed paralele instruis lin privata instruisto hejme. En 1678 li iris al la latina gimnazio de [[Lemgo]] kiu tiutempe famegis. En 1680 li ekstudentis ĉe la [[Friedrich-Schiller-Universitato Jena|Universitato de Jena]] por dediĉi sin al la studoj de filozofio, lingvoj kaj teologio. En 1683 eksepidemiis en sia naskiĝurbo la [[pesto]]. Pro tio Goetze ne plu rajtis reiri en sian hejmurbon ĝis la fino de la epidemio: tiam mortis ankaŭ liaj gepatroj. La neantaŭvidebla libertempo uzitis de Goetze por pasigi teologian ekzamenon kaj ekzercadi la predikadon. Poste li iris al [[Lepsiko]] por kontinuigi la filozofiajn kaj teologiajn studojn. Tie li ricevis en 1685 la magistriĝon. La saman jaron ankoraŭ li vokitis viclernejestro al Lemgo kaj samfunckie en 1690 al [[Lippstadt]]. La lernejestreco lia komenciĝis en 1693. La konsilio urba de Osnabrück nomumis lin kontraŭvole lernejestron de la Konsilantargimnazio (Ratsgymnasium) por anstataŭigi la maldungitan Ponatus. Tiun ĉi postenon Goetze havis ĝismorte.
 
==Graveco==
La karaktero de Götze laŭŝajne ne estis tro agrabla. Tio evidentiĝis tree en lia rilato kun la antaŭulo en Osnabrück, Ponatus. Kun li li kvereladis pro la distribuo de la instruhoroj kaj pro la salajro. Ponatus riproĉis al li - ŝajne ne sen kaŭzo - esti farinta intrigojn kaj kalumniojn por akiri la demisiigo de la lernejgvidanto. La reciproka tono en leteroj interŝangita inter ili estis do tre malĝentila-
 
Koncerne la scienculecon Götze publikigis multajn aliajn verkojn pri multaj temoj. La tie prezentitaj opinioj defiis la samtempulojn pro iliaj strangecoj. Kun pluraj scienculoj li estis en kontakto - la leteroj skribitaj kun ili eldonitis parte ĉe ''Celeberrimorum virorum epistolae de re numismatica ad M. Zachariam Goezium, illustr. Gymn. Osnabrug. R. d. Accessit Musaeum Goezianum etc.'' (Wittenberg 1716). En tiu ĉi verko li priskribis kolekton certan kun parte tre strangaj objektoj sed ankaŭ altvaloraĵoj (ekz. manuskriptoj) kio bedaŭrigas onin ke ili nun estas malaperintaj.
 
==Literaturo==
*J. C. Strodtmann’s Historie des Schulwesens und der Akademie zu Osnabrück, veröffentlicht vom Director em. Stüve im Programm des Rathsgymnasiums 1869, p. 25 sqq (kun indiko de la skribaĵoj de Götze)