Rafael Merry del Val: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra| per AWB
Linio 10:
En 1887 li estis sendita kun la papa delegitaro partoprenonta en Britio okaze de la festadoj pro la kvindekaj jaroj ekde la kronado de la [[Reĝino Viktoria]]; ordiniĝis sacerdoto la 30-an de ooktobro 1888 kaj estis kooptita en la diplomataro de la Sankta Seĝo, en kiu ekfunkciis kiel persona sekretario de ĉeepiskopo [[Luigi Galimberti]] nuncio en Germanio kaj poste en la Aŭstria-Hungara Imperio, kie li akiris grandan diplomatan sperton, favoritan de lia kono de ses lingvoj, facile praktikataj, krom de la klasikaj bazaj en la ekleziaj studoj.
 
En 1893 li laboris en Vieno kaj ekde 1896 fariĝis Sekretario de la Papa Komisiono pro la ekzameno pri la valideco de la ordinado en la [[Eklezio de Anglio]], en kiu partoprenis ankaŭ kardinalo Petro Gasperri, kiu estos lia posteulo kiel Ŝtatsekretario. En 1897-1898 estis sendita al Kanado kiel [[apostola vikario]] de papo [[Leono la 13-a]], kiu lin nomunis ankaŭ konsilisto de la Kurio pri la afero de la [[index librorum prohibitorum]] (listo de la libroj malpermesitaj), kaj drektoro de la Papa Eklezia Akademio kaj, la 19-an de aprilo 1900, episkopo kun la titolo de Niceo.
 
Merry del Val funkciis kiel sekretario dum la konklavo de 1903, karakterizita pro la aŭstria vetoo al papado kontraŭ la kardinalo Mariano [[Rampolla del Tindaro]], tiama Ŝtatsekretario. La ĵuselektita Pio la 10-a, konstantinte la kvalitojn de Merry del Val, tiun ĉi eknomumis sia persona sekretario kaj, poste, Ŝtatsekretario kaj Prefekto de la Apostola Palaco jam ankaŭ ol lin levis al la honoro de la kardinaleco. Inter la urĝaj agoj de tiu paporegado rimarkiĝas la malpermeso kun aŭtomata ekskomuniko, por ĉiu kardinalo elektanta, ricevi kaj komuniki dum konklavo la vetoon de kiu ajn registaro, malgraŭ kontraŭa kutimo aŭ antaŭa privilegio.