Akamaraĉi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Akamaraĉi''' aŭ en [[hispana]] '''Acamarachi''' (konata ankaŭ kiel ''Pili''<ref name="GVPN" />) estas 6 046 m alta [[vulkano]] en norda [[Ĉilio]].<ref name="SiebertSimkin2011" /> En tiu parto de Ĉilio, ĝi estas la plej alta vulkano.<ref name="GVP" /> Ties nomo signifas "nigra luno".<ref name="Santander2000" /> Ĝi estas vulkano de la [[Anda Vulkana Zono|Centra Vulkana Zono]] de [[Andoj]], nome zono de forta vulkana aktiveco dum la lastaj milionoj de jaroj. Malnovaj vulkanoj en la areo estas bone konservitaj, pro la seka klimato.
 
Akamaraĉi mem estas konus-forma vulkano kun deklivaj supraj flankoj kaj [[lafokupolo]] en sia norda flanko. Kvankam ne estas indiko de historia aktiveco kaj la flankaj [[lafofluaĵojlafofluaĵo]]j estas malnovaj, kelkaj lavofluaĵoj ĉirkaŭ la [[Vulkana kratero|pintokratero]] kaj aliaj lafofluejoj norde de Akamaraĉi sur la [[montselo]] inter Akamaraĉi kaj la vulkano Kolaĉi povas esti [[Holoceno|postglaciaj]] laŭ aĝo. Akamaraĉi estas formita de [[Andezito|andezitaj]] kaj [[Dacito|dacitaj]] rokoj.
 
Akamaraĉi montras Inkaan montosanktejon sur kiu oni trovis kelkajn [[Statueto|statuetojn]]. Unu ina statueto estas farita el [[arĝento]], alia maskla estas farita el [[molusko]] ''Spondylus''. Ambaŭ el tiuj statuetoj troviĝis kun miniaturaj vestaĵoj.