'''Rahman Baba''' aŭ pli oficiale '''Abdur Rahmān Bābā''' (1653–1711) ({{lang-ps|عبدالرحمان بابا}}), aŭ '''Rahmān Bābā''' ({{lang-ps|رحمان بابا}}), estis fama [[PaŝtoojPaŝtunoj|PaŝtoaPaŝtuna]] Sufia Derviŝo kaj poeto el [[Peŝavaro]] en la [[Mogola Imperio]] (en moderna [[Ĥajber-Paŝtulando]], (ĤP) [[Pakistano]]). Li, kun la nuntempa [[Ĥuŝal Ĥattak]], estas konsiderata unu el la ĉefaj popularaj poetoj inter la Paŝtoojpaŝtunoj en [[Pakistano]] kaj [[Afganio]].<ref>Sampson, Robert. "Abdu'l Rahmān Bābā: The Legacy of His Poetry in Expressing Divergent Islamic Theology in Pushtūn Society." M.A. Thesis, University of Nottingham, 2003.</ref> Lia poezio esprimas la pacan mistikan flankon de la loka kulturo kiu iĝas pli kaj pli minacata de malpli tolerantaj interpretoj de Islamo.<ref>Sampson, Robert. "The Poetry of Rahman Baba: The Gentle Side of Pushtun Consciousness." Central Asia 52 (2003): 213–228.</ref>