Futbalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
La rekta praulo de la ludo estis unuafoje menciita en [[1175]] en Anglio, laŭ kiu la junuloj marŝis sur apudurban kampon je la fasta mardo por ludi per pilko. La angla vorto ''football'' aperas unuafoje en 1486. La ludo ne havis regulojn, difinitan areon, tiel oni ofte ludis per golejoj troviĝantaj je 4–5 km. Pro la perforteco de la ludo, malpermesis ĝin [[Eduardo la 2-a (Anglio)|Eduardo la 2-a]] en [[1304]] kaj poste aliaj reĝoj ripete. Ĉar la futbalo travivis ĉiun malpermeson, [[Jakobo la 1-a (Anglio)|Jakobo la 1-a]] jam instigis en [[1603]] por la ludo.
 
Kvankam Anglujo estas konata kiel patrujo de futbalo, ekzistis batalludoj similaj al la pilkopuŝado ankaŭ en [[Francujo]] kaj [[Italujo]]. Ekde la [[15-a jarcento]] oni ludis en Florenco ege krudan piedpilkoludon, la ''Calcio Storico'' ("futbalo historia"). Scaino skribis en [[1555]]: ''"Al la kuranto, kiu trakuras la kampon kun la pilko enmane, iuj fortuloj preparu la vojon, por ke li kuru senĝene. Se tamen granda amaso atakus lin, li malrapidu kaj ... puŝu la pilkon, kaj tion li povos fari pli rapide per puŝo de la piedo ol per iu ajn alia maniero, ĉar tia puŝo estas pli sekura."''
 
=== [[19-a jarcento|19-jarcentaj]] radikoj de la nuntempa futbalo ===