Ed Borsboom: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Verkoj: Nova ligilo
+bildon
Linio 1:
[[Dosiero:Ed Borsboom.jpg|eta|Ed Borsboom prelegante]]
'''Ed BORSBOOM''', en Esperanto '''Ed' Borsbomo''' (1936) studis germanistikon kaj estis docento pri la germana lingvo en la altlernejo de [[Utrecht]] ĝis la emeritiĝo en 1999. Li lernis Esperanton aŭtodidakte en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en la [[Internacia Esperanto-Instituto]] ĉe [[Andreo Cseh]], aktivis en [[TEJO]] kaj fariĝis ŝtata tradukisto por Esperanto. En 1976 aperis lia biografio [[Vivo de Lanti]]. Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe [[Claude Gacond]] kaj ekde la 90-aj jaroj en [[Kvinpetalo]] ĉe [[Suzanne Bourot]] kaj [[Georges Lagrange]]. En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh, [[Vortoj de Andreo Cseh]]. Post 20 jaroj en la redakta stabo de [[Literatura Foiro]], li okupis sin i.a. pri taskoj en [[La Gazeto]] gvidata de Eŭgeno kaj [[Lena de Zilah]] kaj depost 1995 prezidas la estraron de [[Internacia Esperanto-Instituto]]. En 2004 li ricevis la [[OSIEK-premio]]n.