Mejlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 23:
* la Roma mejlo, mil paŝduopoj, ĉ. 1480 m
 
'''GermanioGermanlingvio'''
Ekde la mezepoko en Germanio ekzistis abundo de diversaj regnoj, kaj koresponde diversis la ekzaktaj difinoj de mezuroj. La landmejlo de [[Prusio]] en 1801 havis 7532,48 metrojn (plia antikva mezuro nomata ''Landleuge'' estis 5532,5 metroj), en [[Bavario]] estis du difinoj, 7420,4 kaj 7414,9 metroj, en [[Virtembergo]] 7448,7 kaj en la [[Hohencolernoj|Hohencolerna regno]] 7450 metroj, en [[Aŭstrio-Hungario]] 7585,9 metroj, en [[Hanovrio]] estis 7419,2 kaj en la [[Duklando Brunsvigo]] 7419,4 metroj. Laŭ leĝo de la [[Nordgermana Federacio]] de 1972 la mejlo estis pli kunordigita al la metra sistemo, kaj de tiam egalis al 7500 metroj - kiu simpligo en la [[Reĝlando Saksio]] kaj la [[Grandduklando Hesio]] validis jam ekde 1840 (dum en la [[Elektoprinclando Hesio]] ĝis 1866 validis mezuro de 9206,3 metroj).
 
'''Francio'''
La poŝta unuo ''Lieue'' havis 3898 metrojn, la unuo ''lieue commune'' tamen 4.52,2 metrojn ... al tiu lasta mezuro referas la romana titolo [[Dudek mil leŭgoj sub la maro]] de [[Jules Verne]].
 
'''Nederlando'''
 
* Nederlanda (Holanda) mejlo egalis la distancon de unu hora piedirado, do ĉ. 5 kilometroj.
 
'''Svedio'''
 
* Laŭ regulo de la jaro 1665 unu sveda mejlo (''mil'') egalis 36 000 svedajn futojn, t.e. 10 689 metrojn. Ĝis la jaro 1699 la longo estis iom malsama en malsamaj partoj de la regno.