Diskuto:Hispana Opo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Rektigo de ligilo (ne estus ligiloj de la artikola nomspaco al aliaj)
Linio 21:
== IPulo==
Saluton, nekonata IPulo. Bonvolu ne malfari redaktojn de aliaj uzantoj sen grava kialo. Alikaze vi meritos paŭzon. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:57, 10 Sep. 2011 (UTC)
 
== Difino de la Opo ==
 
Kiel opano, mi klare memoras, ke la Opo (sen hispana aū Hispana) estis la restanta nomo de tio, kio unue estis duopo, poste triopo kaj tiel plu ĝis la fina nur simpla opo da homoj, kiuj parolis fluan Esperanton en la Hispanio de la unua duono de la okdekaj jaroj, en forta kontrasto kun la ĝenerale balbuta nivelo, laŭ nia pedanta kaj aroganta takso de la lingva nivelo en la malmultaj hispanaj Esperanto-medioj, kiujn ni konis.
La ideo fari el la Opo literaturan grupon ne apartenas al la frua epoko. La libreto "Pandemonio" restus forgesita, se kelkaj el la tiamaj opanoj ne venus poste al la Ibera grupo de verkistoj. Sed la libreto mem estis nenia manifesto nek elmontro de literatura grupo. Nur Jorge Camacho, Francisco Javier Moleón (per sia nomo kaj per tiu de sia unue fianĉino kaj poste edzino, ankaŭ opanino) kaj Alberto Franco prezentis verajn literaturaĵojn, eĉ se mi neniam haltis por ellabori pritakson preter mia simpla ŝato.
Reiri al la paĝo "Hispana Opo".