Sopron: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
[[Dosiero:Sopron Fire Tower.jpg|eta|Fajroturo]]
== Historio ==
Post la menciita romia erao post jarcentoj sekvis la hungara dominado. En [[1273]] ĉeĥa reĝo [[Přemysl Otakar la 2-a]] okupis la urbon pro perfido, tamen post 4 jaroj hungara reĝo [[Ladislao la 4-a (Hungario)]] reprenis ĝin, poste donacis titolon al Sopron: [[libera reĝa urbo]]. Inter [[1297]] kaj [[1340]] oni konstruis urbomuron 8-10 m altajn. Inter [[1441]] kaj [[1463]] la urbo estis hipotekita al la germana-romia imperio. En [[1526]] la [[judoj]] estis forpelitaj el la urbo. En [[1529]] la [[turkoj]] prirabis la loĝantojn. En 1553, 1622, 1625, 1635, 1681 la urbo estis hejmo de la hungara parlamento. En [[1605]] [[armeo]] de [[Stefano Bocskai]] prirabis la urbon. Pro [[pesto]] duono de la loĝantoj mortis en [[1655]], post 112 jaroj la plena urbo cindriĝis pro [[incendio]]. Sopron kontinue estis fidela al la [[Habsburgoj]], en [[1705]] armeo de [[Francisko Rákóczi la 2-a]] ne povis okupi la urbon, tamen ĝi sukcesis en la sekva jaro.
En la tempo de la [[Aŭstrio-Hungario|aŭstra-hungara imperio]] ĝi estis la ĉefa urbo de [[Burgenlando]], germanlingva regioneto, kiu tamen apartenis al Hungario. Post la [[unua mondmilito]] kaj la sekva redivido de Eŭropo fare de la [[Usono|usona]] prezidento [[Woodrow Wilson]], Burgenlando estis donita al Aŭstrio, sed Hungario atingis [[plebiscito]]n en 1921, kiu mirige donis al ĝi en la urbo preskaŭ du trionojn el la voĉoj (ekde tiu tempo Sopron havas titolon "Civitas Fidelissima" (latino) – plej fidela urbo). Tiu disigo de Sopron/Ödenburg el la resto de Burgenlando estis tre doloriga por la Aŭstroj kaj la Germanoj. Tiuj klarigas la elekton de Hungario fare de Germanlingvuloj per la fakto, ke oni timis [[komunismo]]n, kaj Hungario regata de la tre konservativa admiralo [[Miklós Horthy|Horthy]] ŝajnis pli sekuriga ol Aŭstrio, agitata de marksistaj movadoj. Oni decidis, do, ne laŭ sia lingvo aŭ etneco, sed laŭ sia politika sinteno.▼
En [[1716]] en la urbo okazis la unua teatra spektaklo en Hungario germanlingve, en 1769 la urbo konstuis la unuan teatrejon en la lando. En [[1753]] en Brennbergbánya (nun jam apartenaĵo de Sopron) komencis minadi karbon en Hungario.
▲
Rezultis, ke Sopron fariĝas norde, okcidente kaj sude ĉirkaŭata de [[Aŭstrio]].
|