La Puebla de Almoradiel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
*La alia versio, ŝajne pli certa, indikas ke la vorto "Almoradiel" estas konstituata de: Al-murad-ied, "Al" estas la artiklo "''la''" en araba; "murad" signifus "''kastelo''" en mozaraba; kaj "ied" estus diminutivo "''malgranda''", kaj tiele la laŭvortera traduko estus "La malgranda kastelo".
 
Aliflanke, "La Puebla" (la vilaĝo) estas aldonenda al la nomo de la loko pro la reloĝado fare de la [[ordeno de Santiago]] en la [[14a14-a jarcento]].
 
== Loĝantoj ==
La loĝanto nomiĝas ''almoradiense''. La censita populacio en [[2011]] estis de 5.976 loĝantoj kaj la denseco estas de 56,38 loĝ/km².
 
Linio 46:
La origino ŝajne estis fortikaĵo de epoko de iberoj kaj keltoj, kun setlejo loĝata poste de romianoj, visigotoj, mozaraboj kaj dum la islama hegemonio de [[almoravidoj]]. La praa urbo estis fondita en la bordoj de la rivero [[Cigüela]], je 13 km de ties aktuala loko, kaj tiu tiama setlejo estis abandonata en la jaro 1276 pro epidemioj ŝajne pro proksimeco al la rivero. En la prasetlejo estis ermitejo de Sankta Maria Magdalena, kiu estis la religia konstruaĵo plej grava de la areo, kaj kiu iĝis de la preĝejo de Sankta Johano Baptisto (nome paroĥo de La Puebla de Almoradiel). Krome estis kastelo de la epoko de islamanoj.
 
Meze de la [[12a12-a jarcento]] ĝi apartenis al setlejo de la [[Ordeno de Santiago]] kaj de Sankta Johano (citita en dokumento de 1243 interkonsentita inter tiuj ordenoj).
 
En 1315 Corral de Almaguer kun ties domaroj, inter ili La Puebla de Almoradiel, akiris de la ordena superulo Diego Muñiz la fondan dokumenton. Sed en 1331 La Puebla de Almoradiel akiris la titolon de vilaĝo kaj ekdependis de Corral de Almaguer. En 1341 la Superulo de la Ordeno de Santiago Alfonso Méndez donis vilaĝan permesilon. En 1353 ekformis parton de la distrikto Manĉa, konstituata de la partio kaj guberniestro de Ocaña. Sed en 1575 eniras ene de ''La Mancha de Monte Aragón''; nun ĝi formas parton de la partio kaj guberniestro de Quintanar de la Orden.
 
Aliflanke, Palomares troviĝas sude de la municipa teritorio de La Puebla de Almoradiel, eble vilaĝo de la 16a16-a jarcento. Kvankam ne estas informo certe ĝi estis konstituata de domoj de la superulo kaj preĝejo en la loko nome Sankta Maria. En la dua duono de la 16a16-a jarcento tiu preĝejo malpliiĝis al ermitejo kiel Sankta Maria de Palomares aŭ Palomares del Aljibe.
 
Aliflanke estas legendo inter maljunuloj ke granda parto de la subgrundo de la vilaĝo "estas kava", el la loko kie nun estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto, ĝis la ĉirkaŭoj de la Monteto Madalena, kie estis origine la vilaĝo, kun suspektoj de grava reto de kavoj duone detruitaj kiu enhavas parton de la municipo. Tiuj kavoj eble estis uzataj ekde la Mezepoko, kaj oni nuligis kaj perdis ilin inter terkultivejoj ĉefe en epoko de pesto, ĉar unu de la komunaj komentoj pri tiu hipoteza subtera reto estas ke ĝi estis uzata kiel komuna tombejo dum epidemio.
Linio 56:
En tiu toleda urbo estis gravaj failiaj stirpoj kiaj Ortiz-Vivanco, Villaseñor, Ximenez-Ortiz, Ludeña, Peñacarrillo; kaj la episkopo Mercadillo y Patiño, krom la generalo Ortega.
 
Meze de la [[20a20-a jarcento]] la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe La Puebla de Almoradiel super 6,700 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe La Puebla de Almoradiel kie oni falis al la 5,300. Poste oni rekuperiĝis nur iomete.
 
Ekde la [[Hispana transiro al la demokratio]] la urbestro estis plej ofte (kvar foje) la maldekstra Apolonio Recuero Villajos (IU) kaj poste trifoje la dekstra PP.
Linio 76:
La konstruado estas la dua ĉefa industrio, kun granda kvanto de entreprenoj dediĉataj al tiu aktiveco, kaj estas tre komunaj la grupoj de masonistoj kiuj translokiĝas ĉiutage al proksimaj urboj, kiaj Toledo kaj ĉefe al Madrido kaj ĉirkaŭoj. Tamen tiu aktivado bremsiĝis fine de la [[2000-aj jaroj]].
 
==Notoj Vidu ankaŭ ==
<references/>
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Municipoj de la provinco de Toledo]]