John Ronald Reuel Tolkien: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Tolkien kaj Esperanto: notoj de Tolkien '''en''' Esperanto (1909)
etaj aldonoj pri kiel li venis al Esperanto kaj kiam/kion li verkis en Esperanto
Linio 75:
== Tolkien kaj Esperanto ==
 
Tolkien havis kontakton kun Esperanto ĉefe en la periodoj 1907 - 1909 kaj 1930 - 1933. Li kiel junulo lernis Esperanton, kun kiu li konatiĝis per de la 'Officers' Training Corps' kaj la [[Skolta]] movado de Lord Baden-Powell; li faris notojn en Esperanto en 1909, en la aĝo de 17 jaroj ("The Book of the Foxrook").<ref>Vd. la prezenton de artikolo de Cilli sur [https://tolkieniano.blogspot.de/2016/04/j-r-r-tolkien-esperantist-before.html J.R.R. Tolkien the Esperantist. Before the arrival of Bilbo Baggins.]; la artikolo aperos/is en libro de Arden R. Smith, Patrick H. Wynne kaj Oronzo Cilli kun la menciita titolo. Jen [http://parmadili.skf.org.pl/elendili/esperanto.jpg paĝo el liaj manskribitaj notoj "The Book of the Foxrook"] (somero 2009); la kajero troviĝas en la 'Bodleian Library' en Oksfordo; ili estas ĝis nun neeldonitaj.</ref> Li mem skribis en 1932, ke li lernis la gramatikon kaj strukturon de Esperanto kaj legis multajn tekstojn en ĝi - sed la trovitaj notoj el 1909 montras, ke almenaŭ tiam li kapablis ankaŭ skribi en Esperanto.<ref name="Tolkien1932" />
 
En sia konferenca prelego "A secret vice" (1931) pri sia inklino al lingvo-kreado li diris enkonduke, ke li persone estas "kredanto je 'artefarita' lingvo, ĉiukaze por Eŭropo"; li detaligas, ke tio estas kredado "je ĝia dezirindeco, kiel unu afero antaŭe necesa por la unuiĝo de Eŭropo, antaŭ ol ĝi estas glutita de ne-Eŭropo" same kiel "pro multaj aliaj bonaj kaŭzoj". Li "specife ŝatas Esperanton", ne laste, ĉar ĝi estas kreaĵo de unu homo.<ref>J. R. R. Tolkien [http://faculty.smu.edu/bwheeler/tolkien/online_reader/T-ASecretVice.PDF A secret Vice]. Prelego el 1931</ref>