Monto Paine Grande: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:56, 30 jan. 2017

La Monto Paine Grande aŭ en hispana cerro Paine Grande estas monto situa en la masivo Paine, en la interno de la Nacia Parko Torres del Paine, en la Ĉilia Patagonio. Administracie, ĝi situas en la regiono Magallanes y de la Antártica Chilena kaj en la Provinco Ultima Esperanza.

Vudo de cerro Paine Grande, centre, super glacimontero devena el la glaĉero Grey (videbla maldekstre) flosanta en la samnoma lago.

Situa sudokcidente de la masivo, la cerro Paine Grande posedas kvar pintojn: la ĉefa (3 050 m), la Punta Bariloche (2 600 m), la centra Cumbre Central (2 730 m) kaj la norda Cumbre Norte (2 750 m).[1]

Referencoj

  1. «Paine Grande» ĉe andeshandbook.org

Bibliografio

  • Gino Buscaini et Silvia Metzeltin, Patagonia, tierra mágica para viajeros y alpinistas, Desnivel, 2000, 304 p. (ISBN 9788489969575)
  • Alan Kearney, Mountaineering in Patagonia, Cloudcap, 30 juin 1993, 168 p. (ISBN 9780938567301)

Eksteraj ligiloj

  • [1] Paine Grande ĉe andeshandbook.org Konsultita la 30an de Januaro 2017.