Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
 
La loĝantaro, per kvin sieĝadoj en 17 jaroj ŝrumpinta al ankoraŭ nur 2.000 personoj, reekspiris, kiam la francoj, malmotivigitaj ĉar dum tri longaj semajnoj seninterrompe pluvis, retiris sin sensukcese.
 
Pro la perdo de Alsaco kaj de Sundgau en la [[Vestfalia paco]] al Francio la dekstrarejna Freiburg anstataŭ [[Ensisheim]] fariĝis ĉefurbo de la [[Antaŭa Aŭstrio]], sed ankaŭ Frontstadt.
 
En la jaro 1661 en Francio post la morto de kardinalo [[Mazarin]] la juna [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko 14a]] transprenis la regadon. Ekde 1667 la sunreĝo laŭ la moto: La al reganto plej konvena kaj plej agrabla okupiĝo estas pligrandigi sinentreprenis unu post la alia kvar [[konkermilito]]jn, nome kontraŭ la [[Hispana Nederlando]], [[Nederlando]], [[Elekto-Palatinato]] kaj [[Hispanio]].
 
La tielnomata [[Milito de Devolucio]] de1667 gxis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri [[Brabant]] kaj kun siaj trupoj invadis la [[Hispana Nederlando|Hispanan Nederlandon]], ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la [[Franca-nederlanda milito]] en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la [[Traktato de Nijmegen|packontraktoj en Nijmegen]], marŝalo [[François de Créquy]], kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg ([[Sieĝo de Feiburg (1677)]]. Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.<ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.</ref> La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al [[Waldshut-Tiengen-Waldshut]], la universitaton al [[Konstanz]].<ref>Heinrich Schreiber, ''Geschichte Freiburgs'', Band IV. S. 193 f.</ref> Ĉeffortreso de la aŭstroj en la [[Nigra Arbaro]] nun estis [[Villingen-Schwenningen|Villingen]], kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtag) de Breisgau (Brisgovio) en la [[''tria stando'']] (urboj).