Beatus Rhenanus: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Lia patro, Antoine Bild, estis sukcesa viandisto en [[Rhinau]] (kaj el tio devenas lia nomo Beatus el Rhinau aŭ Beatus Rhenanus). Antoine elmigris al [[Sélestat|Schlettstadt]], kaj fine fariĝis [[Magistrato|magistratestro]]<ref>Verdire, en [[Mezepoko]] la magistratestro oficis kiel prefekto kaj juĝisto.</ref> de la urbo. Do, li povis doni al la filo bonegan edukadon. Rhenanus vizitadis la faman "Latinan Lernejon" de Schlettstadt, kaj, en 1503, li iris al la [[Sorbono|Universitato de Parizo]], kie li estis tre influita de la eminenta aristotelisto [[Jakobo Stapulenso|Jacobus Faber Stapulensis]] (1455-1536), kaj de la franca filozofo [[Charles de Bovelles|Karolo Bovilo]]<ref>[http://data.bnf.fr/11893216/charles_de_bovelles/ Bibliothèque Nationale de France]</ref> (1475-1567).
En 1507, li reiris al Schlettstadt kaj poste li translokiĝis al [[Strasburgo]], kie li laboris kiel tekstokorektanto por la tipografo Mathias Schurer (1470–1519)<ref>[https://fr.wikipedia.org/wiki/Mathias_Schurer Mathias Schurer] (1470–1519) estis alzaca presisto kaj tipografo.</ref>. Krom tio, li konatiĝis kun la grandaj [[Alzaco|alzacaj]] humanistoj kiaj: [[Jakob Wimpfeling]], Johann Geiler von Kaysersberg kaj [[Sebastian Brant|Sebastiano Branto]]. Ekde 1508, li komencis siajn laborojn kiel verkisto, pretigante la prefacon de la "Proverbaj kaj Moralaj leteroj"<ref>Lettres proverbiales et morales, verko de [[Publius Faustus Andrelinus]] (1462–1518).</ref> de sia pariza majstro [[Publius Faustus Andrelinus]] (1450–1518)<ref>[[
En 1511 li vojaĝis al [[Bazelo]], kie li studis la grekan lingvon kaj fariĝis amiko de [[Erasmo de Roterdamo|Desiderius Erasmus]], kaj havis elstaran rolon en la verkoj publikigitaj de [[Johann Froben|Johannes Frobenius]] (1460–1527), ĉefe rilate al la neolatinaj aŭtoroj kiaj [[Battista Mantovano|Johannes Baptista Spagnolo]] (1447–1516), [[Gregorio de Nazianco]] (329–389) kaj [[Georgo de Trebizondo|Georgius Trapezuntius]] (1395–1486), kaj ankaŭ la latinaj kiaj [[Plinio la Juna|Plinio, la Juna]], [[Suetonio]], [[Seneko la pli juna|Seneko la Juna]] (4 a.K. – 65 p.K.], krom aliaj. Li daŭre korespondis kun multaj siatempaj kleruloj, inkluzive sian amikon Erasmo, al kiu li reviziis la plej gravajn verkojn de la humanisto kaj reformisto.
|