Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

135 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
Forigis la dosieron ShireDraftHorse.jpg forigitan el la Komunejo de Ellin Beltz: per c:Commons:Deletion requests/File:ShireDraftHorse.jpg
Studoj pri pli produktivaj teknikoj por farmado ekaperis en Anglio en la mezo de la 17a jarcento, fare de verkistoj kiaj [[Samuel Hartlib]], [[Walter Blith]] kaj aliaj.<ref>{{Cite web|last=Thirsk|first=Joan|title='Blith, Walter (bap. 1605, d. 1654)'|publisher= Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; reta eldono, Jan 2008| url=http://www.oxforddnb.com/view/article/2655|accessdate=2a de Septembro 2011}}</ref> La ĉefa problemo por elteni agrikulturon en unu loko dum longa tempo estis la elĉerpado de nutraĵoj, ĉefe de la gravaj nitrogenaj niveloj, en la grundo. Por permesi al la grundo regenereĝi, produktiva tero devas ofte esti lasata nekultivita kaj en kelkaj lokoj necesas [[kultivciklo]]. La nederlanda sistemo de kultivciklo kvarkampa aŭ kvarplanta estis popularigita de la brita agrikulturisto [[Charles Townshend]] en la 18a jarcento. Tiu sistemo (tritiko, rapo, hordeo kaj trifolio), ebligis grandkvantan rikolotn kaj furaĝon por ke la brutaro manĝu la tutan jaron. La uzado de [[trifolio]] estis speciale grava ĉar la legomaj radikoj replenigas la grundajn nitratojn.<ref>Jaap Harskamp, "The Low Countries and the English Agricultural Revolution." (2009): 32-41. [http://www.jstor.org/stable/10.1525/gfc.2009.9.3.32 in JSTOR]</ref>
 
 
[[File:ShireDraftHorse.jpg|thumb|maldekstre|[[Selekta bredado]] de [[Shire ĉevalo|Shire]] por ties grando okazis el la 18a jarcento.]]
La mekanizado kaj raciigo de agrikulturo estis alia grava faktoro. [[Robert Bakewell]] kaj [[Thomas Coke]] enkondukis la uzadon de la [[selekta bredado]], kaj iniciatis procezon de endogamia bredado por maksimumi la konservadon de dezireblaj trajtoj el la mezo de la 18a jarcento, kiel ĉe la ŝafoj [[New Leicester]]. Maŝinoj estis inventitaj por plibonigi la efikecon de variaj agrikulturaj operacioj, kiaj la [[semomaŝino]] de [[Jethro Tull (agrikulturisto)|Jethro Tull]] de 1701 kiu mekanizigis la semadon je ĝusta profundeco kaj spaco kaj la [[draŝmaŝino]] de [[Andrew Meikle]] de 1784. Plugiloj estis tuj plibonigitaj, el Rotherham-aj feraj plugiloj de Joseph Foljambe en 1730<ref>[http://www.rotherhamweb.co.uk/h/plough.htm The Rotherham Plough]</ref> al plibonigitaj metalaj plugiloj "Scots Plough" de [[James Small (inventisto)|James Small]] de 1763. En 1789 [[Ransomes, Sims & Jefferies]] estis produktantaj 86 plugilajn modelojn por diferencaj grundoj.<ref>Barlow, Robert Stockes; "300 Years of Farm Implements and Machinery 1630–1930"; Krause Publications (2003); p.33; ISBN 978-0873496322</ref> La agrikultura maŝinaro kun energio ekis per la [[fiksa vapormotoro]] de [[Richard Trevithick]], uzata por transporti draŝmaŝinon, en 1812.<ref name=Hodge>{{cite book | last=Hodge | first=James | title=Richard Trevithick | publisher=Shire Publications | year=1973 | isbn=0-85263-177-4 | page=30}}</ref> Mekanizado etendiĝis al aliaj agrikulturaj uzoj laŭlonge de la 19a jarcento. La unua benzin-konsuma [[traktoro]] estis konstruita en Usono de [[John Froelich]] en 1892.<ref>{{cite book |author1=Macmillan, Don |author2=Broehl, Wayne G. |title=The John Deere Tractor Legacy |publisher=Voyageur Press |url=https://books.google.com/books?id=3cJeffKoriEC&pg=PA45 |page=45}}</ref>