Venezuelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
La tuto de la surteraj landlimoj de Venezuelo mezuras 4.612 kilometrojn.
 
Venezuelo dividiĝas je kvar regionoj: la [[Andoj]], kiuj etendiĝas laŭ orient-okcidenta kurbo de la kolombia limo laŭ la kariba maro orienten (vidu artikolon [[Cordillera de Mérida]]; la [[Orinoko]]-enenaĵoj ([[Llanos]]) en la centro; la malaltebenaĵoj de [[Marakajbo]] en la nordokcidento (kun la [[Golfo de Venezuelo]] norde kaj la [[Lago Marakajbo]] sude de tiu); kaj la altebenaĵo de [[Gujano]] en la sudoriento. La [[Sierra La Culata]] estas la nomo kiun ricevas unu el la du ''sierras'' en kiuj dividiĝas la anda montaro survoje tra la centra parto de la zono anda de Venezuelo inter la ŝtatoj Mérida kaj Trujillo.
 
Venezuelo estas la sesa plej granda lando de Sudameriko. Ĝi estas la pejzaĝe plej diversa lando inter ĉiuj sudamerikaj ŝtatoj. Estas granda kontrasto inter la dezertaj pejzaĝoj laŭ la [[istmo]] de [[Coro (Venezuelo)]] kaj la marĉoj de la delto de la Amacuro, la neĝkovritaj montoj de la ''Cordillera de Mérida'' kaj la vastaj ebenaĵoj en la centro de la lando.