Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

212 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
→‎Eventoj: primilitaj eventoj en 1940
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: Supera komandanto de [[SS (organizo)|SS]] kaj polico en [[Orienta Prusio]] rekomendis observi polan loĝantaron dum [[nacio|naciaj]] kaj [[eklezio|ekleziaj]] [[festo]]j; "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) publikigis komunikon pri sorto de pola loĝantaro en teritorioj enkorpititaj al [[Nazia Germanio]] - ĉ. 15 mil murditaj, ĉ. 500 mil "forpelitaj Orienten" (t.e. al [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]) , multaj miloj [[deportado|deportitaj]] en Nazian Germanion aŭ malliberigitaj; en [[Varsovio]] konspira gazeto de Komandejo de Defendantoj de Pollando "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!) apelaciis pri observado kaj notado de la agoj de okupantoj kaj pri "kolektado de atestaĵoj forme de dokumentoj, protokoloj, fotoj kaj priskriboj. Ĉar en tiu ĉi granda proceso pri rekompenco de damaĝoj kaj perdoj ĉiu el ni estos atestanto kaj akuzisto...!"
** [[Hitler]] rekomendis transdoni al germanaj [[muzeo]]j la plej valorajn [[arto|artaĵojn]] - rabitajn de [[katolikismo|katolika eklezio]] en areoj de [[Gdańsk]]-[[Okcidenta Prusio]] kaj [[Varto]]-Lando; [[Nov-Jorko]]: redakcio de "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) skribis: ''Simile al germanoj, sovetoj arestas kaj forveturigas ĉiujn [[oficiro]]jn. (...) [[Akuzisto]]jn, juĝistojn kaj policanojn - pafmortigas. (...) Simile al [[Germanio]], [[rusoj]] strebas al rompo de la spirito de [[rezistomovado]]. Agado de GPU (post-[[Ĉeka]]) ĉiam plivastiĝas. Diference de [[Gestapo]] ĝi agas kaŝe, evitante spektaklojn. Poloj restantaj sub soveta [[okupado]] diras pri tiea reĝimo ne tiom kun malamo, sed kun abomeno.''; en [[Bukareŝto]] armea [[ataŝeo]] en skribaĵo al divizia generalo [[Władysław Sikorski]] prezentis projekton organizi en [[Rumanio]] tute ekster la [[Asocio de Armita Batalado]] "[[partizano|partizanan]]-[[sturmo|sturman]] taĉmenton" kun ebeleco uzi ĝin kvarmaniere (antaŭ ĉio sur teritorio de soveta okupado por komenci armitan agadon, en Rumanio, se ĝi enirus al la milito, en teritorio de germana okupado, por provoki eventualan konflikton, ekz. hungaran-sovetan; [[Lens]]: Supera Konsilio de Polaj Komercistoj kaj Metiistoj en [[Francio]] protestis kontraŭ germanaj [[reprezalio]]j de [[poloj]] kaj voĉdonis fondi armean flagon por la 4-a [[regimento]] de [[infanterio]]
** [[1941]]: Ĉefa Komandejo de la [[Asocio de Armita Batalado]] sendis al pola registaro en [[ekzilo]] en [[Londono]] planon de tutpollanda ribelo en [[okupado|okupata]] Pollando - realigotan sub la kondiĉoj, kiam pro malvenkoj germanaj soldatoj komencos demoraliĝi ; en [[Poznań]] germanoj [[gilotino|gilotinis]] 10 polojn; en [[konspiro|konspira]] [[satiro|satira]] revuo "Lipa" aperis versaĵo ''Ekskurso al Berlino'', kiu pro makabra [[humuro]] estis plurfoje represata ofte kun ŝanĝita titolo, ekz. ''Berlino post aeratakoj''
** De [[Londono]] en sia ĉiusemajna parolo ministro pri informado kaj dokumentado St. Stroński diris pri du [[nocio]]j, kiuj en [[Britio]] kaj [[Brita Imperio]] havas fiksitan valoron, ke la pola soldato scipovas batali kaj la pola nacio rezisti [[invado en Pollandon|invadon]] sen paktoj