Denta formulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e wikidata interwiki
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
* m [[vangodento|molaro]] (''dentēs molārēs'')
 
Absoluta plimulto de mamuloj havas genetike fiksitan nombron de dentoj kaj nombron de ĉiu tipo de dentoj. Ĉar la makzeloj estas simetriaj, oni povas oportune priskribi nur duonon de ĉiu makzelo, komencante de la centro. Plej kutime oni markas ĉiun denton per litero (I por incizivo, C por kanino, P por antaŭmolaro kaj M por molaro) kaj orda numero. Ekzemple, [[homo]]j havas du incizivojn (I1 kaj I2), unu kaninon (C1), du antaŭmolarojn (P3 kaj P4) kaj tri molarojn (M1, M2, kaj M3). Kiam oni decidas rapide priskribi strukturon de makzelo de iu animalo, oni ne bezonas literojn kaj povas simple skribi nombrojn de dentoj de ĉiu tipo, apartigitajn per punktoj en la maniero I.C.P.M: '''2.1.2.3'''
 
Oni karakterizas la nombron de la dentoj per frakcio, kie la supraj ciferoj montras la dentonombron de la supera makzelo kaj la subaj nombroj montras tiun de la suba makzelo. Ĉar la nombro de la dentoj estas la sama ambaŭflanke, pro tio oni uzas en la formulo nur la prezenton de unu flanko. La formulo komenciĝas ĉiam per la tranĉodentoj.
 
Ĉar multaj animaloj havas malsaman nombron de dentoj sur supraj kaj malsupraj makzeloj, oni skribas la formuloj por ili en la maniero de [[frakcio (matematiko)|matematika frakcio]]: formulo de supra makzelo estas super la lineo kaj formulo de malsupra makzelo estas sub ĝi. Do, plena denta formulo por plenkreskaj homoj[[homo]]j estas <math>\frac{2.1.2.3}{2.1.2.3}</math>=32. Por [[hejma kato|katoj]] la formulo estas <math>\frac{3.1.3.1}{3.1.2.1}</math>, por [[pando]]j ĝi estas <math>\frac{3.1.4.2}{3.1.4.2}</math><ref>http://en.allexperts.com/q/Wild-Animals-705/pandas-1.htm</ref> ktp.
 
Se iu tipo de dentoj mankas en iu animalo, oni kutime skribas nulon en ĝia loko. Ekzemple, denta formulo por [[kuniklo]]j estas <math>\frac{2.0.3.3}{1.0.2.3}</math><ref>http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/rabbitpage.html</ref>, ĉar ĉe ili mankax kaninoj. [[Rodento]]j, kiuj nur havas incezivojn kaj molarojn, havas formulon <math>\frac{1.0.0.3}{1.0.0.3}</math><ref>http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/rodentpage.html</ref>. Tamen, oni kutime preterlasas la lastajn nulojn en la formulo, ĉar estas facile diveni, ke se en la formulo estas nur tri numeroj, do sur tiu makzelo mankas molaroj, se nur du - mankas ambaŭ molaroj kaj antaŭmolaroj ktp. Se iu animalo estas homodonto, oni povas skribi nur unu numeron super kaj unu numeron sub la lineo. Ekzemple, por homodonta [[dazipo]] la formulo estas <math>\frac{7}{7}</math>. Se nombro de iu tipo de dento varias de individuo al individuo, oni skribas maksimuman kaj minimuman valoron apartigante ilin per [[haltostreko]]. Ekzemple, por [[bradipo]]j la formulo estas <math>\frac{5}{4-5}</math>, ĉar ili havas de 8 ĝis 10 dentojn sur malsupra makzelo, depende de la individuo. Alternative, oni povas skribi plej kutiman nombron kaj pli malkutiman varion apude in la [[parentezo]]j. Do, saman formulon por bradipo oni povas skribi kiel <math>\frac{5}{4(5)}</math>.