Publikaj rilatoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Laborkampoj: +kelkaj aparte gravaj celgrupoj por Esperanto-organizaĵoj
Linio 77:
* ''Krizo-komunikado'' traktas apartajn komunikajn situaciojn, ekzemple post akcidento aŭ skandalo.
* ''Identeco de la organizo'' (angle 'Corporate Identity') provas formi la entutan bildon en la publiko.
 
=== Gravaj laborkampoj kaj celgrupoj por Esperantujo ===
 
En Esperantujo plej gravaj estas la ''homaj rilatoj'' al asociaj membroj kaj aliaj Esperanto-parolantoj (kaj tra ili al iliaj familioj kaj konatoj) grandparte per gazetoj, la ''rilatoj al amaskomunikiloj'', la ''rilatoj kun politikistoj kaj ŝtatoficistoj'' kaj la ''publikaj rilatoj pri produkto aŭ servo'' per ekzemple informilo pri Esperanto aŭ [[Pasporta Servo]].
 
Estas krome kelkaj gravaj celgrupoj de la komunikado de multaj Esperanto-organizaĵoj; oni povas meti tiun rilatadon en la laborkampojn de ''Publikaj rilatoj pri la produkto aŭ servo'' kaj en (nerektaj) ''rilatoj al amaskomunikiloj'' - oni celas eblajn lernontojn, influantojn de eblaj lernontoj kaj influantojn de amaskomunikiloj.
 
* ''Lingvistoj'' (pro ilia influo al ĵurnalistoj, ilia apero en amaskomunikiloj, ilia instruado kaj informado de estontaj lingvo-instruistoj, tradukistoj, interpretistoj kaj ankaŭ kelkaj ĵurnalistoj);
* la nomitaj grupoj de ''lingvo-instruistoj'' kaj, iom malpli grave, ''tradukistoj'' kaj ''interpretistoj'' (lingvo-instruistoj ofte (mis)informas siajn lernantojn pri Esperanto; krome tiujn grupojn ĵurnalistoj kaj la publiko taksas kiel fakulojn pri lingvoj - do gravas, ke ili almenaŭ bone sciu la faktojn pri Esperanto kaj Esperantujo);
* lernejaj ''lernantoj'' kaj ''studentoj'' en altlernejoj; temas pri grupoj, el kiuj venas tre multaj Esperanto-lernantoj;
* ''gepatroj de lernantoj'' (pro ilia influo kaj informado al lernantoj);
* ''programistoj'' kaj matematikistoj (tiuj grupoj relative ofte lernas Esperanton);
* ''multlingvuloj'' (ankaŭ tiu grupo ofte lernas Esperanton<ref> Ekz. en la kunveno ''Polyglot Gathering'' en Berlino 2016 kvarono de la partoprenantoj en enketo informis, ke ili pretas aŭskulti prelegon en Esperanto)</ref>.
 
Indas noti, ke la publiko en relative malgrandaj lingvokomunumoj estas pli malferma al Esperanto ol en grandaj<ref>Tio videblas en la membronombroj de UEA; Islando havas proks. 21 individuajn membrojn inter 300 000 loĝantoj, do proks. 7 inter 100 000 loĝantoj; kontraste Usono havas proks. 300 IM inter 300 milionoj da loĝantoj, do proks. 0,1 inter 100 000 loĝantoj </ref> - tie la ŝanco varbi Esperanto-lernantojn estas pli granda. Ekzemploj estas Islando, Luksemburgio, Finnlando, Belgio kaj regionoj kiel Katalonio, Bretonio aŭ Eŭskio.
 
== Komunikaj instrumentoj ==