Schauinsland: Malsamoj inter versioj

3 846 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
=== Berghaus ===
[[Dosiero:Berghaus am Schauinsland.jpg|mini|Berghaus am Schauinsland]]
La hotelon Burggraf (26 ĉambroj/74 litoj), konstruita en 1936, post la Dua mondmilito uzis la franca komandantejo ĝis 1952. En 1958 ĝi fariĝis infanrefortiĝejo kaj poste [[Schullandheim]] (eksterlerneja lerngastejo, populara en Germanio) de la urbo [[Pforzheim]]. Ekde 1989 la urbo [[Freiburg]] uzis ĝin kiel loĝejon por rifuĝintoj, ekde 1992 kiel kiel studenthejmon. La transkonstruo al resaniĝeja kliniko malsukcesis pro ŝanĝiĝo de la sanigaferaj leĝoj kaj pro tio mankantaj kreditoj. Sekve de tio la investanta kompanio ([[kompanio kun limigita respondeco]]) [[Georg Groddeck|Groddeck]]-kliniko fine de la jaro 2000 nesolventiĝis.<ref>{{Internetquelle |url=http://www.badische-zeitung.de/suedwest-1/das-geisterhaus-auf-dem-schauinsland-vom-hotel-zur-bauruine--44700534.html |titel=Südwest: Mysteriöses Haus: Das Geisterhaus auf dem Schauinsland: Vom Hotel zur Bauruine – badische-zeitung.de |zugriff=2013-11-21}}</ref>
La [[kruda masonaĵo|nepreta konstruaĵo]] ekde 2001 staris malplena kaj damaĝiĝis je la novaj pordoj kaj fenestroj pro [[vandalismo]].<ref>{{Internetquelle |hrsg=berghaus-freiburg.de |url=http://www.berghaus-freiburg.de/sites/geschichte.html |titel=Geschichte |zugriff=2015-12-13 |archiv-url=https://web.archive.org/web/20141002001923/http://www.berghaus-freiburg.de/sites/geschichte.html |archiv-datum=2014-10-02}}</ref>
 
En 2011 tri geedzaj paroj aĉetis la Berghaus kaj volis ĝin transkonstuigi al seminari- kaj ripozdomo. Por tio apogis ilin membroj de la societo [[Service Civil International]].<ref>Alexandra Sillgitt: ''[http://www.suedkurier.de/region/nachbarschaft/freiburg/Neues-Leben-im-alten-Berghaus-am-Schauinsland;art372515,6238092 Freiburg: Neues Leben im alten Berghaus am Schauinsland]'', suedkurier.de, 28. August 2013, abgerufen am 20. November 2013</ref> Sed la projekto ne trovis sufiĉe da partopreno. La domon oni denove volas vendi.<ref>{{Internetquelle |url=http://www.badische-zeitung.de/freiburg/der-traum-vom-berghaus-ist-geplatzt |titel=Freiburg: Schauinsland: Berghaus steht vor Verkauf |autor=Uwe Mauch |hrsg=Badische Zeitung |werk= |datum=2015-06-20 |zugriff=2015-12-13}}</ref>
 
=== Berghotel (monthotelo) ===
[[Datei:Berghotel am Schauinsland.jpg|mini|Berghotel am Schauinsland]]
En 1869 la [[inspiciento(teatro)|inspiciento]] de la urba teatro de Freiburg konstruigis kaj entreprenis kabanon por migrantoj okcidente sub la pinto. El ĝi ekestis en ŝanĝiĝoplena historio la "Gasthaus zur Friedrichsruhe" (gastejo ripozo de Frederiko) respektive Gastejo Schauinsland. Post incendio la domo en 1962 ricevis sian nunan formon. Ekde 1936 Heinrich Saŭerer kun sia familio mastrumadis la monthotelon. Poste la domo dum 13 jaroj ĝi estis resaniĝ- kaj konferencgastejo de [[Arbeiterwohlfahrt]] (neprofitocela necentrala asocio por sociala bonfarto de laboristoj, aktiva en Germanio). Ekde 2006 la domo kun 50 litoj estas luprenebla komplete.<ref>Henning Volle: Bergrekord am Schauinsland – die Geschichte des berühmten ADAC-Bergrennens 1925–1988. EK-Verlag, Freiburg 2009, ISBN 978-3-88255-895-1. S. 7</ref><ref>{{Internetquelle |url=http://berghotel-schauinsland.org/miethotel.html |titel=Das Berghotel als Miethotel |zugriff=2015-02-04}}</ref>. La domo servas al [[motorciklo]]-[[krimromano]] kiel scenejo.<ref>Karin Schickinger: Schüsse am Schauinsland, Highlights-Verlag, Euskirchen 2012, ISBN 978-3-933385-63-5</ref>
 
== Protektregionoj ==
La pintoareo kaj la altecregiono de la monto Schauinsland estas per dekreto de la 12a de decembro 2002 de [[Regierungspräsidium Freiburg]] deklarita kiel [[naturprotekta regiono (Germanio)|naturprotekta regiono]] (''Naturschutzgebiet'') ''Schauinsland'' en la naturregiono Hochschwarzwald. (NSG-numero 3.264). Ĝi havas areon de preskaŭ 1.054 [[hektaro]]j (ha), el ili en la urbotereno Freiburg im Breisgau 329,7&nbsp;ha kaj en la [[Landkreis Breisgau-Hochschwarzwald]] 724,2&nbsp;ha. Ĝi estas enordigita en la [[IUCN]]-kategorion IV. La [[Common Database on Designated Areas|CDDA]]-kodo estas 319058.
 
La naturprotektan regionon komplementas samnoma [[pejzaĝprotekta regiono]], same deklarita per dekreto de la 12a de decembro. Tiu ĉirkaŭas la naturprotektan regionon kaj ampleksas jenajn terenojn: la montarbaron de Freiburg je la nordokcidentaj deklivoj de la monto Schauinsland, la valon de [[Kappel]] kun la malgranda valo kaj la granda valo sur la tereno de Kappel, la pejzaĝon sudokcidente de la rivereto Brugga kaj okcidente de la strato L 126 inter [[Kirchzarten]]-Bruckmühle kaj la Hohe Brücke (alta ponto) ĉe St. Wilhelm, la pejzaĝon sudokcidente de la Trubelsmattkopf ĝis la Wiedener Eck kaj oriente de la valo Stampfbachtal de Oberneuhof ĝis Spielweg sur la tereno de la municipo [[Münstertal]] kaj la pastejoj ĉe la bienoj Kohlerhöfe sur la tereno de [[Ehrenstetten]]. La pejzaĝprotekta regiono ampleksas entute 5.484 hektarojn, el ili 1.741 hektaroj sub la protektregiona numero 3.11.008 apartenas la la urbodistrikto Freiburg kaj 3.743 hektaroj sub la protektregiona numero 3.15.032 al la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald.
 
== Vidindaĵoj ==
[[Dosiero:Windbuchencom.jpg|mini|[[Windflüchter|Windbuchen]] auf dem Schauinsland]]
=== Fallerhäusle ===
 
 
2 735

redaktoj