Brandenburga pordego: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alta kvalito bildoj
Linio 6:
 
== Historio ==
[[Dosiero:BerlinPuerta Brandenburgerde TorBrandenburgo, BWBerlín, 3Alemania, 2016-04-21, DD 49-51 HDR.jpg|thumb|Quadriga sur la Brandenburga pordego]]
[[Dosiero:Brandenburg_gate_sunset.jpg|thumb|Brandenburga pordego vespere]]
[[Dosiero:Photograph_of_President_Reagan_giving_a_speech_at_the_Berlin_Wall,_Brandenburg_Gate,_Federal_Republic_of_Germany_-_NARA_-_198585.jpg|thumb|Reagan dum sia parolo antaŭ la Brandenburga pordego]]
[[Dosiero:Puerta de Brandenburgo, Berlín, Alemania, 2016-04-21, DD 28-30 HDR.jpg|thumb|Brandenburga pordego nokte]]
 
[[Dosiero:Brandenburger Tor1.JPG|thumb|Brandenburga pordego nokte]]
 
La [[Prusio|prusa]] reĝo [[Frideriko Vilhelmo la 2-a]] konstruigis la ''Brandenburgan Pordegon'' ekde [[1788]] ĝis [[1791]] fare de ''Carl Gotthard Langhans'' laŭ [[Klasikismo|fruklasikisma]] stilo. Jare [[1793]] sur ĝin estis metata la kvarĉevala [[ĉaro]] (''Quadriga'') kun la venko-diino de ''Johann Gottfried Schadow''. Tiuj figuroj faratis el [[kupro]]. En [[1806]], ĝi estis forprenita al [[Parizo]] fare de [[Napoleono]] kie oni volis ĝin starigi, sed antaŭ tio fariĝis, li estis senpotencigata kaj la Quadriga estis sendata reen al Berlino, kie ĝi unue estis renovigata. Tiam ĝi ricevis kiel novan potenc-simbolon la [[Fera kruco|feran krucon]], sur kiu sedas la [[aglo de la imperio]]. Ĉar ĝi revenis al Berlino, ĝi estis starigita rajdante en la urbon (male al la antaŭa direkto).
 
 
 
Ĝis la eksiĝo de la germana [[imperiestro]], nur li rajtis veturi tra la meza arko. Dum la [[dua mondmilito]] oni faris de la Quadriga reproduktaĵon el [[gipso]]. Ĉar dum la batalo pri Berlino germanaj soldatoj pafis multfoje al ĝi, post ke oni tie altigis ruĝan flagon, ĝi estis ege damaĝata. Nur du ĉevaloj travivis la atakon. Tial, la figuraro devis esti rekonstruata. Je la [[21-a de septembro]] [[1956]] la Berlina estraro decidis rekonstrui la eksan urban pordegon. Ambaŭ partoj de Berlino kunlaboris pri la rekonstruado, kiu finiĝis je [[14-a de decembro]] [[1957]].