Fenoloj: Malsamoj inter versioj

44 bitokojn forigis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (DidCORN movis paĝon Fenolo al Fenoloj: Konforme al la teksto)
[[Dosiero:Phenol.svg|eta|200px|La [[Fenolo (molekulo)|fenolo]], la pli simpla el la fenolaj kombinaĵoj.]]
[[Dosiero:Salicylic-acid-skeletal.svg|eta|dekstra|200px|Kemia strukturo de [[salikata acido]], aktiva parto de [[aspirino]].]]
[[Dosiero:Zimtsäure - Cinnamic acid.svg|eta|dekstra|200px|Strukturo de [[cinamata acido]].]]
La '''fenoloj''' estas membroj de tiu organika kombinaĵ-familio, en kiuj unu [[hidroksila grupo|hidroksilgrupo]] (OH) aliĝas al [[karbono]], kiu estas membro de benzolringo aŭ alia aromata ringo konsistanta el karbonatomoj. La nomo fenolo ne estas nur grupnomo de diversaj kombinaĵoj. Oni nomas ankaŭ [[fenolo (molekulo)|fenolo]] la plej simplan membron de la familio, la monohidroksi-benzolon (C<sub>6</sub>H<sub>5</sub>OH) (ankaŭ nomata karbolatacido).
 
La fenoloj similas al la [[alkoholo]]j, sed en fenoloj la oksigena atomo estas forte ligita kun la aromata ringo, kaj la ligo inter la hidrogena kaj oksigena atomoj estas do malpli forta, ol en alkoholoj. Pro tio la fenoloj solviĝas en la akvo pli bone kaj la bolpunkto estas pli alta. Ili havas acidan [[pH (kemia parametro)|pH-n]].