Historio de judoj en Nederlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
==Komenca historio==
[[Dosiero:Ludovico il Bavaro.jpeg|eta|220px|[[Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la 4-a]] eble estis la unua ŝtatestro kiu permesis setladon de judoj en tiu mondoregiono.]]
Judoj ŝajne ne loĝis en la provinco Holando antaŭ 1593; estas malmultaj referencoj al ili kiuj klare mencias ilin kiel ĉeestaj en la aliaj provincoj en pli frua dato, ĉefe post ties forpelo el [[Francio]] en 1321 kaj la persekutoj en [[Graflando Henegovio|Henegovio]] kaj la provincoj de Rejno. La unuaj judoj en la provinco [[Gelderland]] estis menciitaj en 1325. Judoj estis setlintaj en [[Nijmegen]], nome la plej malnova setlejo, en [[Doesburg]], [[Zutphen]], kaj en [[Arnhem]] ekde 1404. En 1349 la Duko de [[Duklando Geldern|Geldern]] estis rajtigita de la imperiestro [[Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la 4-a]] de la [[Sankta Romia Imperio|Sankta Romia Imperio de Germanio]] por akcepti judojn en sia duklando, kie ili servis, pagis impostadon, kaj estis protektitaj jure. En Arnhem, kie oni mencias judan kuraciston, la urbestraro simile defendis lin kontraŭ la malamikeco de la popolaĉo. Oni ne konas kiam judoj setlis en la teritorio de Utreĥto, sed rabenaj informoj pri la [[Koŝera|juda manĝoregularo]] spekulis ke juda komunumo datis el la epoko de la Romia Imperio. En 1444 judoj estis elpelitaj el la urbo [[Utreĥto]], kaj ĝis 1789 neniu judo rajtis tranokti tie. Ili estis tamen tolerataj en la vilaĝo [[Maarssen]], je du veturhoroj, kvankam ties vivkondiĉo ne estis feliĉa. Tamen, la komunumo de Maarssen estis unu el la plej gravaj en Nederlando. Judoj estis akceptitaj en Zelando fare de Alberto, Duko de Bavario.