Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

156 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
La oficiala lingvo estas la [[Nederlanda lingvo|nederlanda]], kiu estas parolata de la ampleksa majoritato de la loĝantoj. Krom la nederlanda, ankaŭ la [[Okcidentfrisa lingvo|okcidentfrisa]] estas agnoskata kiel dua oficiala lingvo en la norda provinco [[Frislando]] (''Fryslân'' en okcidentfrisa).<ref>{{cite web|url=http://www.rijksoverheid.nl/onderwerpen/erkende-talen/talen-in-nederland |title=Talen in Nederland – Erkende talen |publisher=rijksoverheid.nl |accessdate=12a de Aŭgusto 2014}}</ref> La okcidentfrisa havas formalan statuson por registara korespondado en tiu provinco. En la eŭropa parto de Nederlando du aliaj regionaj lingvoj estas agnoskitaj laŭ la [[Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj]].<ref>{{cite web|url=https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/fields/2098.html |title=CIA World Factbook: Official languages per country |publisher=Cia.gov |accessdate=23a de Aprilo 2011}}</ref>
 
La unua el tiuj regionaj lingvoj kiuj estas agnoskitaj estas la [[Malaltsaksa lingvo nederlande|malaltsaksa]] (''Nedersaksisch'' nederlande). La malaltsaksa konsistas el kelkaj dialektoj parolataj en la nordo kaj oriento, kiel la [[Tubanta dialekto]] en la regiono [[Twente]], kaj la Drenta en la provinco [[Drenthe]]. Duarange, ankaŭ la [[Limburga lingvo]] estas agnoskita kiel regiona lingvo. Ĝi konsistas el nederlandaj variaĵoj de [[Malnovfranka lingvo]] en regiono [[Mozo]]-[[Rejno]] kaj kiu estas parolata en la sudorienta provinco [[Limburgo (Nederlando)|Limburgo]].<ref name="international2000"> Welschen, Ad: Course Dutch Society and Culture, International School for Humanities and Social Studies ISHSS, Universiteit van Amsterdam, 2000–2005.</ref> La dialektoj plej parolataj en Nederlando estas la [[Brabanta lingvo|Brabanta]] kaj la [[Holando|Holanda]].<ref>{{cite web|url=http://www.taalcanon.nl/vragen/hoeveel-dialecten-heeft-het-nederlands/ |title=Hoeveel dialecten heeft het Nederlands? &#124; Taalcanon |publisher=Taalcanon.nl |accessdate=23a de Aprilo 2014}}</ref>
 
La [[Ripuara dialektaro|Ripuara lingvo]], kiu estas parolata en [[Kerkrade]] kaj [[Vaals]] en la formo de, respektive, la Kerkrada dialekto kaj la Vaalsa dialekto<ref>{{cite web|title=Gemeente Kerkrade {{!}} Kirchröadsj Plat|url=http://www.kerkrade.nl/de_stad_kerkrade/kerkrade_toen_en_nu/kirchroadsj_plat|accessdate=10a de Junio 2015}}</ref><ref>{{cite web|url=http://www.vaals.nl/voor-inwoners/cittaslow-gemeente_3683/|title=Cittaslow Vaals: verrassend, veelzijdig, veelkleurig|accessdate=9a de Septembro 2015}} La arkivo PDF povas esti alirita ĉe la fino de la paĝo. La koncerna citaĵo estas en la paĝo 13: "De enige taal waarin Vaals echt te beschrijven en te bezingen valt is natuurlijk het Völser dialect. Dit dialect valt onder het zogenaamde Ripuarisch."</ref> ne estas agnoskita kiel regiona lingvo de Nederlando.
156 772

redaktoj