Historio de judoj en Nederlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
==Aŝkenazoj==
Ankaŭ multaj [[Aŝkenazoj|Germanaj judoj]] estis allogitaj poste al la toleremaj kaj sendependaj nederlandaj provincoj, ĝenerale post la mezo de la 17a jarcento. Malkiel ĉe la pli elkulturitaj sefardoj, plej el tiuj estis translokiĝintoj el la [[geto]]j fuĝintaj el persekutado, kaj de la aparta violento de la [[Tridekjara milito]] (1618–1648) en aliaj partoj de norda Eŭropo, kaj de la lokaj elpeloj kiuj sekvis, same kiel de la ribelo de 1648 de [[Bohdan Ĥmelnickij]] en Pollando. Ĉar plej el le enmigrintoj estis malriĉaj, Ili estis ne tiom bone akceptitaj. Ties alveno en konsiderinda nombro minacis la ekonomian statuson de Amsterdamo partikulare, kaj kun kelkaj esceptoj ili foriris. Tamen, ili ĝenerale setliĝis en ruraj areoj kie ili subtenis sin tipe kiel [[kolportisto]]j. Tio rezultis en la establado de multaj ''mediene'', nome malgrandaj judaj komunumoj tra la nederlandaj provincoj.
[[Dosiero:Der Samstug (Saturday).jpg|eta|''Der Samstag'' (La sabato, FriederichFriedrich Campe, ĉ. 1800).]]
Laŭlonge de la tempo, multaj el tiuj germanaj judoj atingis prosperon pere de pomalgrnada komerco kaj pere de diamant-ĉizado, en kies posta industrio ili retenis la monopolon ĝis ĉirkaŭ 1870. Kiam Vilhelmo la 4-a, estis proklamita guberniestro (1747) la judoj trovis alian protektanton kiel Vilhelmo la 3-a. Li restis en tre proksimaj rilatoj kun la ĉefoj de la familio DePinto, kies vilaon, Tulpenburg, ĉe [[Ouderkerk]], li kaj lia edzino ege vizitis. En 1748, kiam franca armeo estis ĉe la landlimo kaj la trezorejo estis malplena, De Pinto kolektis grandan sumon kaj prezentis ĝin al la ŝtato. Van Hogendorp, la sekretario de ŝtato, verkis al li: "Vi savis la ŝtaton." En 1750 De Pinto aranĝis la konverton de la nacia ŝuldo el bazo de 4 al 3%.