Osnabrück: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vidu ankaŭ: aldonis ligilon
Linio 27:
 
== Historio ==
Osnabruko estis fondita ĉirkaŭ la jaro [[780]] de la franka imperiestro [[Karolo la Granda]]. Iam antaŭ [[803]], la urbo iĝis Episkopejo. Ambaŭ datoj ne certas, sed klaras, ke Osnabruko estas la plej malnova episkopejo en la teritorio de la ĝermana tribo [[Saksoj]], kiuj sub imperiestro [[Karolo la Granda]] batiĝis de la Frankoj. En [[889]] la urbo ricevis komercajn, doganajn, kaj monerfarajn privilegiojn de [[Arnulf de Karintio]]. Ĝi estas unue priskribita kiel "urbo" en registro de 1147. Baldaŭ poste en 1157 Imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a]] permesis al la urbo privilegion konstrui fortikan urbomuron. Multaj el la turoj kiuj estis parto da la mezepoka fortikigo ankoraŭ videblas hodiaŭ. Osnabruko membriĝis en la [[Hansa Ligo]] en la [[12-a jarcento]], kaj ankaŭ en la [[Vestfalia Federacio dade Urboj]].
 
Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj da la konstruaĵo devenas el la [[10-a jarcento]]. Tamen, plejparto da la katedralo estis konstruita en la [[12-a jarcento|12-a]] kaj [[13-a jarcento]]j, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.