Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Unu el la kulminoj de la urba historio estis la [[Reichstag]] (imperiasembleo), kiun la [[romi-germana reĝo [[Maksimiliano 1a]] en 1498 kunvokis al Freiburg. Tie Maksimiliano kaj la [[statoj]] intertraktis pri enkonduko de paco por Svisio. Sed tio ne sukcesis, ĉar la svisaj konfederacianoj rifuzis kaj la imperiimposton kaj la kompetentecon de la [[Reichskammergericht]]s (imperia juĝeja korto). En la [[Schwabenkrieg]] (Ŝvaba milito) ili en 1499 ĉe [[Dornach]] decide venkis la armeon de Maksimiliano 1a, kaj sekve ĉesis iliaj devoj kontraŭ la [[Regno|Sankta romia regno de germana nacio]].
Post la finkonstruo de la alta ĥorejo la kompetenta episkopo de [[Konstanco]] en la jaro 1513 decidis konsekri (inaŭguri) la [[Freiburger Münster|Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio)]] (katedralon de Freiburg). En la sama jaro malriĉintaj kaj malbone traktitaj kamparanoj kolektiĝis sub la standardo de [[Bundschuh]] kaj ties gvidanto [[Joss Fritz]]. La insurekton oni perfidis kaj ĝi finiĝis, antaŭ ol ĝi entute komenciĝis, per ekzemplodona punado de la partoprenantoj.
 
==Reformacio kaj Militoj de la kamparanoj==
Sed la [[Reformacio]] kaj precipe la disvastigo de la verko de [[Luther]] [[Pri la libereco de kristana homo]] incitis denove ribelajn aktivecojn. La 23an de majo 1525 18.000 kamparanoj sub la gvido de [[Hans Müller]] dum la [[Milito de la kamparanoj]] konkeris Freiburg kaj devigis la urban konsilantaron membriĝi en evangelia-kristana unuiĝo por instalo de ĝenerala teritoria paco kaj forigo de la maljustaj suferoj de la ordinaraj malriĉaj homoj.Post la sufokado de la insurekto la urbo certigis la domon [[Habsburg]] pri sia bona katolika sinteno. Krom Freiburg ankaŭ Breisach, Waldkirch kaj Endingen restis fidelaj al la katolika afero, dum Kenzingen, Neŭenburg, Rheinfelden, Saldshut kaj ankaŭ Strassburg transiris al la protestanta kredo. Kiam en [[Bazelo]] la [[Bilderstürmer]] (bildforigantoj) en 1529 realigis fundamente la protestantismon, la eminenta sciencisto [[Erasmo de Rotterdamo]] kaj la [[Domkapitel]] de Bazelo en la sekuran kaj plejparte katolikan Freiburg. Tie ili trovis loĝejon en la [[Haus zum Walfisch]] kaj en la [[Baseler Hof]] respektive.
La tielnomata [[Milito de Devolucio]] de1667 gxis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri [[Brabant]] kaj kun siaj trupoj invadis la [[Hispana Nederlando|Hispanan Nederlandon]], ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la [[Franca-nederlanda milito]] en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la [[Traktato de Nijmegen|packontraktoj en Nijmegen]], marŝalo [[François de Créquy]], kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg ([[Sieĝo de Feiburg (1677)]]. Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.<ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.</ref> La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al [[Waldshut-Tiengen|Waldshut]], la universitaton al [[Konstanz]].<ref>Heinrich Schreiber, ''Geschichte Freiburgs'', Band IV. S. 193 f.</ref> Ĉeffortreso de la aŭstroj en la [[Nigra Arbaro]] nun estis [[Villingen-Schwenningen|Villingen]], kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtage) de Breisgau (Brisgovio) en la [[Tria stato]] (urboj).
 
En la en 1679 finfine pretintertraktita [[Paco de Nimwegen]] Ludoviko la 14a diktis al [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a]] siajn kondiĉojn: La imperiestro devis akcepti la konkeraĵojn de Francio en Alsaco, sed Ludoviko lasis al Leopoldo grandanime la decidon, ĉu li el siaj antaŭaj posedaĵoj preferis rericevi la urbon Freiburg aŭ [[Philippsburg]]. La imperiestro rezignis pri Freiburg inkluzive de [[Lehen (Freiburg im Breisgau)|Lehen]], [[BetzenhaŭsenBetzenhausen]] kaj [[Kirchzarten]].
 
Nun Francio posedis krom la dekstrarejna pontokapo [[Breisach(Rejno) |Breisach]] per Freiburg ankaŭ antaŭpostenon meze en la habsburgaj antaŭlandoj.
La [[Hispana sukceda milito]] de 1701 ĝis 1713 ŝvelis al unua mondmilito de la eŭropa historio, en kiu la granda [[Alianco de Hago]] staris kontraŭ Ludoviko la 14-a en [[Nederlando]], [[Italio]], [[Hispanio]] kaj en la kolonioj. Antaŭ la fino de la milito la francoj sub marŝalo [[Claude-Louis-Hector de Villars]] transpasis ĉe [[Neuenburg am Rhein|Neuenburg]] la Rejnon kaj staris en septembro 1713 antaŭ Feiburg. La urbo danke al Vauban estis estis unu el la plej fortaj fortresoj en la imperio, sed al la 10.000 defendantoj sub la urbokomandanto [[Ferdinand Amadeus Freiherr von Harrsch|von Harrsch]] kontraŭstaris proksimume 150.000 atakantoj. Post trisemajna sieĝo la defendantoj, malmultigitaj per la artileripafado, devis retiri sin al la [[Schlossberg (Freiburg im Breisgaŭ)|Schlossberg]] (kastelmonto). Nun Freiburg senprotekte estis elmetitaj al la atakoj de la francoj. En ekstrema danĝero la urba sekretario [[Franz Ferdinand Mayer von Fahnenberg|d-ro Franz Ferdinand Mayer]] sub kuglohajlo sur unu el la [[bastiono]]j kaj svingante blankan flagon montris al la sieĝantoj la transdonon de la urbo. Post tio Villars deklaris Freiburg posedaĵo de la franca reĝo. pro lia kuraĝa ago la imperiestro promociis d-ron Mayer Freiher von Fahnenberg. En la [[Paco de Rastatt]] 1714 la imperiestro [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 6-a]] la italajn kaj nederlandajn posedaĵojn de la hispanaj Habsburgoj. Ludoviko la 14-a retenis siajn maldekstrarejnajn akiraĵojn, sed devis redoni Freiburg, [[Breisach am Rhein|Breisach]] kaj [[Kehl]].
 
Kiam [[Maria Theresia]] en 1744 en la [[Aŭstria sukceda milito|]dua Aŭstria sukceda milito]] bezonis siajn trupojn en la okcidento kontraŭ [[Frederiko la 2-a (Prusio)|Frederiko la granda]] kaj fortirigis ilin (en Freiburg restis nur defendantaro de 6000 soldatoj), la francoj vidis ŝancon por plia atako al la imperia tereno. Unue ili venkis sub marŝalo [[François de Franquetot, duc de Coigny|François de Franquetot]] la 5-an de julio 1744 la aŭstrojn ĉe [[Wissembourg|Weißenburg im Elsass]] ka poste enmarŝis en Breisgau. [[Ludoviko la 15-a]] persone gvidis de la [[Lorettoberg]] la kanonadon de Freiburg. Li loĝis en la [[Kastelo Munzingen|kastelo]] de [[Munzingen]].<ref>Hanns Eggert Willibald von der Lühe (Hrsg.): ''Freiburg (Belagerung 1744)'' in: ''Militair Conversations-Lexikon'', Verlag Otto Wiegand, Leipzig 1834, S. 198, {{Google Buch | BuchID = nhFkAAAAcAAJ | Seite = PA198 | Linktext = Volltext| Hervorhebung = belagerung ludwig freiburg munzingen }}</ref>
[[Dosiero:Kugel lorettobergkapelle.jpg|hochkant|mini|Kanonkuglo enpenetrinta en la kapelon de Lorettoberg, kiu preskaŭ trafus Ludovikon la 15-an sur ties observadposteno dum la sieĝado de Freiburg en 1744]]
La urba sekretario ("Stadtschreiber") von Kornritter <ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 35.</ref> notis: ''En fin, es ware nit anderst, als wann die lebendige Höll offen stunde.''<ref name="ReferenceA" /> Post sessemajna sieĝo Freiburg kapitulacis, kaj la francoj la trian fojon post 1638 kaj 1677 okupis Freiburg. Post la [[Paco de Füssen]] Ludoviko la 15-a en 1745 devis redoni al la [[Habsburgoj]]. Sed antaŭe la francoj detruis fortikaĵojn, kiujn ili mem estis konstruintaj, kaj ili eksplodigis ilin ĝisfunde, "tiel ke la domoj starintaj proksime al la fortikaĵoj estis totale ruinigitaj", kiel notas la kronisto. El la konstruaĵoj de Vaŭban nur la ''[[Breisacher Tor]]'' restis. En la urbo regis amara malriĉeco. En la jaro 1754 en Freiburg vivis ankoraŭ nur 1627 viraj kaj 2028 inaj enloĝantoj.<ref>Franz Heilig (Hrsg.): ''Aus Freiburgs Vergangenheit und Gegenwart.'' C. Troemers Universitätsbuchhandlung, Freiburg 1920.</ref>
 
En la jaro 1770 la urbo unu kaj duonan tagon estis stacio de la fianĉina vojaĝo de [[Marie Antoinette]]<ref>[[Peter Kalchthaler]]: ''[http://www.badische-zeitung.de/freiburg-mitte/triumphbogen-in-der-kaiserstrasse--30509573.html Freiburg Mitte: Triumphbogen in der Kaiserstraße].'' In: ''[[Badische Zeitung]].'' 3. Mai 2010, abgerufen am 30. Dezember 2010.</ref> La frajburganoj preparis al la [[Dauphin]] entuziasman akcepton. Ne tiom entuziasma estis la financkontrola korto en Vieno, kiu riproĉis la troigitajn elspezojn. Imperiestro [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Joszefo la 2a]] vizitis Freiburg en la jaro 1777, sed en letero da la 20-a kaj 24-a de julio al sia patrino [[Maria Theresia]] li esprimis pli ol klare sian malplaĉon pri la urbo, la universitato kaj al komandantejo.<ref>Alfred von Arneth (Hrsg.): ''Maria Theresia und Joseph II.: Ihre Correspondenz sammt Briefen Joseph’s an seinen Bruder Leopold. Zweiter Band: 1173–Juli 1778'', Carl Gerold’s Sohn, Wien 1867, {{Google Buch | BuchID = b00jAAAAMAAJ | Seite = PA150 | Linktext = Volltext | Hervorhebung = Freyburg}}</ref>
La urbo transnomis la "Grandan straton" al "[[Kaiser-Joseph-Straße (Freiburg im Breisgau)]] kaj la ""Hotelon Storchen" honore al Jozefo la 2-a al „Hotel zum Römischen Kaiser“.
 
== La sekvoj de la Franca revolucio ==
Kiam en Parizo en la jaro 1789 ekestis la revolucio, tiu okazaĵo trafis en Germanio kaj tiel ankaŭ en Freiburg senprepare la socion de la tri statoj, kiu dum jarcentoj estis kreskinta.
 
En la Breisgau (Brisgovio) la unua socia stato, la klerika, pro sia riĉeco estis la plej grava - oni pensu al la posedaĵoj de la monĥejoj St. Peter, St. Blasien kaj St. Trudpert. Al la dua socia stato apartenis la malnovaj imperiestraj nobeluloj kun siaj terposedaĵoj, sed ankaŭ pro la grandanimaj [[nobeluligo|nobeluliga]] praktiko de la Habsburgoj, per kiu ekestis novaj, kvankam malriĉaj kavaliroj. ili donis al la [[Feŭdo|feŭda socio]] solidan strukturon kiel administraj oficistoj, juristoj kaj universitataj profesoroj. Kiel tria socia stato la burĝaro, bone organizita en la [[Gildo]]j, akiris prosperon. Sed la kamparanoj, kvankam ne plu submetitaj al [[servuteco]], vivis tamen ankoraŭ en dependeco de la ekleziaj kaj sekularaj terposedantoj.
[[Datei:Franz revolutionskrieg 1796.jpg|mini|Gedenktafel am Martinstor für die im Kampf gegen die französische Revolutionsarmee gefallenen Bürgermilizen des Breisgaus]]
Interne restis kvieto en la Breisgaŭ, ''ĉar nia nacio estas nek tiom korupta, nek tiom subpremita, nek tiom entuziasma'', kiel opiniis imperiestro [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)Leopoldo la 2-a]] en la fora Vieno.<ref name="ReferenceB">Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): ''Geschichte der Stadt Freiburg.'' Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2001.</ref> Sed kiam la [[Nacia Konvencio|Nacia konvento]] decidis efektivigi la atingojn de la revolucio ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo, por certigi la "naturajn limojn" de Francio, la habsburgaj posedaĵoj je la supra Rejno estas minacataj. La Registarprezidanto de Freiburg [[Joseph Thaddäus von Sumerau]] skribis al sia imperiestro en Vien: ''"Sangas mia koro, se mi pensas, ke tiuj bonaj, fidelaj regatoj estus enmanigataj al la rabado kaj murdado de iliaj najbaroj, tiuj kanibaloj."''<ref>Alfred Graf von Kageneck: ''Das Ende der vorderösterreichischen Herrschaft im Breisgau.'' Rombach & Co. Verlag, Freiburg 1981.</ref>
 
Post kiam jam en 1793 la revolucia armeo akupis [[Breisach am Rhein|Breisach]], la francoj en somero 1796 konkeris Freiburg, sed nur post rezisto de la urbaj [[milico]]j sub la ''"majoro kaj orbokonsilanto Ignaz Caluri"'', kiel la bofrato de Sumerau generalo Max Freiherr von Dominique dokumentis sur tabulo, kiu ankoraŭ nuntempe troviĝas sur la muro de Martinstor (pordo de Marteno) - supozeble malofta kazo, ke generalo metas monumenton pri siaj trupoj.
 
Ĉifoje la habsburgoj siajn dekstrarejnajn posedaĵojn ne lasis en embaraso; post tri monatoj la ''Franzosenschreck'' (timiganto de la francoj) Erzherzog (arkiduko) [[Karl von Österreich-Teschen|Karl]] forpelis la francojn el Freiburg.
 
== La napoleona epoko ==
 
 
 
 
 
2 735

redaktoj