Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Komence de la [[Tridekjara milito]] la sudokcidento de la regno estis plejparte domaĝita de batalagoj. Por esti armitaj ne nur milite, sed ankaŭ spirite kaj religie kontraŭ la nova kredo, en la jaro 1620 la [[Jesuitoj]] transprenis la [[Universitato de Freiburg|Universitaton de Freiburg]], post kiam la najbaraj universitatoj de [[Tübingen]], [[Basel]] kaj [[Heidelberg]] fariĝis protestantaj.
 
[[dosiero:Merian Freiburg im Breisgau.jpg|minieta|links|Freiburg im Breisgau en la jaro 1644, gravuraĵo de [[Matthäus Merian]]]]
 
Kiam la sveda reĝo [[Gustav Adolf]] detrue venkis la imperiestrajn trupojn sub [[Tilly]] en la [[batalo ĉe Breitenfeld (1631)]], al liaj trupoj la tuta sudgermanio al li estis malfermita sendefende. Kristnaske de la jaro 1632 la sveda [[generalo Horn]] aperis antaŭ la pordegoj de Freiburg, kiu kapitulacis la 30an de decembro. Kiam la hispanoj en 1633 sub la [[duko de Feria]], la svendoj foriris el la urbo, sed la postan jaron denove okupis ĝin. Post la venko de la hispanaj kaj imperiestraj trupoj en la [[Batalo de Nördlingen]] en 1634 super la protestanta armeo sub generalo Horn kaj la duko el Wettin [[Bernardo de Sachsen-Weimar]] la svedoj definitive forlasis Sudgermanion kaj do ankaŭ Freiburg.
 
Nun Francio posedis krom la dekstrarejna pontokapo [[Breisach(Rejno) |Breisach]] per Freiburg ankaŭ antaŭpostenon meze en la habsburgaj antaŭlandoj.
[[Dosiero:Breisacher Tor in Freiburg.JPG|hochkant|minieta|Unu el la malmultaj restaĵoj de la fortikaĵoj de Freiburg, kiujn Vauban konstruigis. La iama envetruejo en la pordego al Breisach servas nun kiel enirejo al restoracio]]
Ludoviko la 14-a ordonis al [Sébastien Le Prestre de Vauban]], ke li plukonstruu la urbon al moderna fortreso. Por gajni liberan pafkampon, Vauban lasis ebenigi ĉion, kio restis de la [[antaŭurbo]]j en la bataloj de la [[Tridekjara milito]]. Freiburg nun apartenis al la franca provinco [[Alzaco]]. Kiel lastan el la [[Libera regna urbo|liberaj regnaj urboj]] Ludoviko la 14-a en 1681 ordonis okupi [[Strasburgo]]n. En la sama jaro la franca reĝo survoje tien vizitis ankaŭ sian novakiritan urbon Freiburg, por informi sin pri la progreso de la laboroj je la fortreso.
 
De 1688 ĝis 1697 Ludoviko la 14-a gvidis la [[Milito de la alianco de Augsburg|Naŭjaran militon]], en kiu li konkeris interalie [[Kolonjo]]n, [[Elekto-palatinato]]n, [[Majenco]]n, [[Treviro]]n kaj denove Philippsburg. Nun la ''[[Viena granda alianco]]'' inter la imperiestro, [[Hispanio]], [[Svedio]], [[Anglio]], [[Savojo]], [[Brandenburgo]], [[Saksio]] kaj [[Hanovro]] rezistis al la Sunreĝo kaj ĉesigis la konkeran militiron. Sed por la venko oni pagis multe, ĉar dum la retiriĝo la francaj trupoj praktikis la principon de la [[brulitabruligita tero]]: ili detruis [[Heidelberg]], [[Mannheim]], [[Philippsburg]], [[Koblenco]]n, [[Worms]] kaj [[Speyer]] kun ties [[Reichskammergericht]] (imperia supera korto]]En la [[Paco de Rajswijk]] 1697 Ludoviko la 14-a povis reteni la hispanan [[Franĉkonteo]]n, [[Lillo]]n kaj la okupitajn teritoriojn en [[Alsaco]], inkluzive de la [[Libera regna urbo|liberan regnan urbon]] [[Strasburgo]], sed devis redoni Freiburg.
 
La [[Hispana sukceda milito]] de 1701 ĝis 1713 ŝvelis al unua mondmilito de la eŭropa historio, en kiu la granda [[Alianco de Hago]] staris kontraŭ Ludoviko la 14-a en [[Nederlando]], [[Italio]], [[Hispanio]] kaj en la kolonioj. Antaŭ la fino de la milito la francoj sub marŝalo [[Claude-Louis-Hector de Villars]] transpasis ĉe [[Neuenburg am Rhein|Neuenburg]] la Rejnon kaj staris en septembro 1713 antaŭ Feiburg. La urbo danke al Vauban estis estis unu el la plej fortaj fortresoj en la imperio, sed al la 10.000 defendantoj sub la urbokomandanto [[Ferdinand Amadeus Freiherr von Harrsch|von Harrsch]] kontraŭstaris proksimume 150.000 atakantoj. Post trisemajna sieĝo la defendantoj, malmultigitaj per la artileripafado, devis retiri sin al la [[Schlossberg (Freiburg im Breisgaŭ)|Schlossberg]] (kastelmonto). Nun Freiburg senprotekte estis elmetitaj al la atakoj de la francoj. En ekstrema danĝero la urba sekretario [[Franz Ferdinand Mayer von Fahnenberg|d-ro Franz Ferdinand Mayer]] sub kuglohajlo sur unu el la [[bastiono]]j kaj svingante blankan flagon montris al la sieĝantoj la transdonon de la urbo. Post tio Villars deklaris Freiburg posedaĵo de la franca reĝo. pro lia kuraĝa ago la imperiestro promociis d-ron Mayer Freiher von Fahnenberg. En la [[Paco de Rastatt]] 1714 la imperiestro [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 6-a]] la italajn kaj nederlandajn posedaĵojn de la hispanaj Habsburgoj. Ludoviko la 14-a retenis siajn maldekstrarejnajn akiraĵojn, sed devis redoni Freiburg, [[Breisach am Rhein|Breisach]] kaj [[Kehl]].
 
Kiam [[Maria Theresia]] en 1744 en la [[Aŭstria sukceda milito|dua Aŭstria sukceda milito]] bezonis siajn trupojn en la okcidento kontraŭ [[Frederiko la 2-a (Prusio)|Frederiko la granda]] kaj fortirigis ilin (en Freiburg restis nur defendantaro de 6000 soldatoj), la francoj vidis ŝancon por plia atako al la imperia tereno. Unue ili venkis sub marŝalo [[François de Franquetot, duc de Coigny|François de Franquetot]] la 5-an de julio 1744 la aŭstrojn ĉe [[Wissembourg|Weißenburg im Elsass]] ka poste enmarŝis en Breisgau. [[Ludoviko la 15-a]] persone gvidis de la [[Lorettoberg]] la kanonadon de Freiburg. Li loĝis en la [[Kastelo Munzingen|kastelo]] de [[Munzingen]].<ref>Hanns Eggert Willibald von der Lühe (Hrsg.): ''Freiburg (Belagerung 1744)'' in: ''Militair Conversations-Lexikon'', Verlag Otto Wiegand, Leipzig 1834, S. 198, {{Google Buch | BuchID = nhFkAAAAcAAJ | Seite = PA198 | Linktext = Volltext| Hervorhebung = belagerung ludwig freiburg munzingen }}</ref>
[[Dosiero:Kugel lorettobergkapelle.jpg|hochkant|minieta|Kanonkuglo enpenetrinta en la kapelon de Lorettoberg, kiu preskaŭ trafus Ludovikon la 15-an sur ties observadposteno dum la sieĝado de Freiburg en 1744]]
La urba sekretario ("Stadtschreiber") von Kornritter <ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 35.</ref> notis: ''En fin, es ware nit anderst, als wann die lebendige Höll offen stunde.''<ref name="ReferenceA" /> Post sessemajna sieĝo Freiburg kapitulacis, kaj la francoj la trian fojon post 1638 kaj 1677 okupis Freiburg. Post la [[Paco de Füssen]] Ludoviko la 15-a en 1745 devis redoni al la [[Habsburgoj]]. Sed antaŭe la francoj detruis fortikaĵojn, kiujn ili mem estis konstruintaj, kaj ili eksplodigis ilin ĝisfunde, "tiel ke la domoj starintaj proksime al la fortikaĵoj estis totale ruinigitaj", kiel notas la kronisto. El la konstruaĵoj de Vaŭban nur la ''[[Breisacher Tor]]'' restis. En la urbo regis amara malriĉeco. En la jaro 1754 en Freiburg vivis ankoraŭ nur 1627 viraj kaj 2028 inaj enloĝantoj.<ref>Franz Heilig (Hrsg.): ''Aus Freiburgs Vergangenheit und Gegenwart.'' C. Troemers Universitätsbuchhandlung, Freiburg 1920.</ref>
 
 
En la Breisgau (Brisgovio) la unua socia stato, la klerika, pro sia riĉeco estis la plej grava - oni pensu al la posedaĵoj de la monĥejoj St. Peter, St. Blasien kaj St. Trudpert. Al la dua socia stato apartenis la malnovaj imperiestraj nobeluloj kun siaj terposedaĵoj, sed ankaŭ pro la grandanimaj [[nobeluligo|nobeluliga]] praktiko de la Habsburgoj, per kiu ekestis novaj, kvankam malriĉaj kavaliroj. ili donis al la [[Feŭdo|feŭda socio]] solidan strukturon kiel administraj oficistoj, juristoj kaj universitataj profesoroj. Kiel tria socia stato la burĝaro, bone organizita en la [[Gildo]]j, akiris prosperon. Sed la kamparanoj, kvankam ne plu submetitaj al [[servuteco]], vivis tamen ankoraŭ en dependeco de la ekleziaj kaj sekularaj terposedantoj.
[[Datei:Franz revolutionskrieg 1796.jpg|minieta|Gedenktafel am Martinstor für die im Kampf gegen die französische Revolutionsarmee gefallenen Bürgermilizen des Breisgaus]]
Interne restis kvieto en la Breisgaŭ, ''ĉar nia nacio estas nek tiom korupta, nek tiom subpremita, nek tiom entuziasma'', kiel opiniis imperiestro [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)Leopoldo la 2-a]] en la fora Vieno.<ref name="ReferenceB">Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): ''Geschichte der Stadt Freiburg.'' Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2001.</ref> Sed kiam la [[Nacia Konvencio|Nacia konvento]] decidis efektivigi la atingojn de la revolucio ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo, por certigi la "naturajn limojn" de Francio, la habsburgaj posedaĵoj je la supra Rejno estas minacataj. La Registarprezidanto de Freiburg [[Joseph Thaddäus von Sumerau]] skribis al sia imperiestro en Vien: ''"Sangas mia koro, se mi pensas, ke tiuj bonaj, fidelaj regatoj estus enmanigataj al la rabado kaj murdado de iliaj najbaroj, tiuj kanibaloj."''<ref>Alfred Graf von Kageneck: ''Das Ende der vorderösterreichischen Herrschaft im Breisgau.'' Rombach & Co. Verlag, Freiburg 1981.</ref>
 
2 735

redaktoj