Bettina von Arnim: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Ŝi estis la fratino de [[Clemens Brentano]] kaj la edzino de [[Achim von Arnim]]. Kiel tiutempe multaj tre talentaj virinoj ŝi daŭre staris en la ombro de sia edzo. Nur post ties morto en la jaro 1831 ŝi, kiu ankaŭ estis patrino de sep idoj, regule verkis kaj publikigis, ofte verkojn kun politika/socikritika enhavo.
==Vivo==
Bettina pasigis la junulecon parte en monakinejo, parte ĉe parencoj en [[Offenbach]] kaj [[Marburg]], parte en Frankfurto. Jam kiel junulino ŝi estis iom stranga kaj havis malsanan emon je naturo kune kun la monakino von Günderode. Poste ŝi amikiĝis kun la patrino de Goeto kaj ekamis Goeton mem, kiun li unue reNkontis en 1807. Antaŭe ŝi jam estis havinta leterinterŝanĝon kun li. La inklinon la poeto toleris sed ne respondis.
 
Post la edziniĝo (1811) ŝi vivis - post rompiĝo kompleta kun Goeto - parte en [[Berlino]] parte en Wiepersdorf, bieno de sia edzo. Nur post ties morto li ekverkistinis. En tiu ĉi rolo ŝi havis intereson grandan je la socialpolitikaĵoj tiutempaj. En Berlino ŝi arde dediĉis sin al la zorgado pri malriĉuloj kaj malsanuloj. Ankaŭ la [[Revolucio de 1848 en Germanio|revolucian jaron 1848]] ŝi partoprenis vigle. Tiu ĉi engaĝiĝo malhelpis ŝin ĉe diversaj klasoj.
 
==Graveco==
Ŝiaj verkoj estas geniaj improvizaĵoj, verkitaj en flora kaj elanoza stilo kiu ofte estas malhela kaj malklare balbutanta. Tio ekz. troviĝas ĉe la konata libro »Goethes Briefwechsel mit einem Kinde« (Berlin 1835), kiu enhavas ja veron sed ankaŭ multe da elpensitaj ornamoj. Ankaŭ la libro »Die Günderode« (Grünberg 1840) estas tia miksaĵo inter memoroj kaj fantazio. Poste aperis »Dies Buch gehört dem König« (Berlin 1843), kie provatas solvo de socialaj mizeroj. »Klemens Brentanos Frühlingskranz« (Charlottenburg 1844) estas dediĉita je la memoro de ŝia frato; menciindas krome »Ilius Pamphilius und die Ambrosia« (Berlin 1848), nova literinterŝanĝprodukto nomita »Briefwechsel« (kun amrilatrakontado pri la juna poeto Phil. Nathusius) kaj la obskura verko »Gespräche mit Dämonen. Des Königsbuchs zweiter Teil« (1852).
 
Plano kiu okupis ŝin ĝis la lastaj tagoj de ŝia vivo estas la starigo de granda Goeto-monumento por kiu ŝi mem estis farinta la dezajnon. Sed nur parto (Goethe und Psyche) realigitis de Steinhäuser. Ŝia plej juna filino Gisela, edzino de la arthistoriisto kaj poeto [[Herman Grimm]] (1827-1889) ankaŭ verkistinis. Ŝiaj dramoj »Dramatische Werke« aperis en kvar volumoj en Bonn kaj Berlino inter 1857–75.
 
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, S. 798-799, kio [http://www.zeno.org/nid/20006252702 legeblas tie ĉi interrete.]
 
== Listo de verkoj ==