Bettina von Arnim: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Ŝiaj verkoj estas geniaj improvizaĵoj, verkitaj en flora kaj elanoza stilo kiu ofte estas malhela kaj malklare balbutanta. Tio ekz. troviĝas ĉe la konata libro »Goethes Briefwechsel mit einem Kinde« (Berlin 1835), kiu enhavas ja veron sed ankaŭ multe da elpensitaj ornamoj. Ankaŭ la libro »Die Günderode« (Grünberg 1840) estas tia miksaĵo inter memoroj kaj fantazio. Poste aperis »Dies Buch gehört dem König« (Berlin 1843), kie provatas solvo de socialaj mizeroj. »Klemens Brentanos Frühlingskranz« (Charlottenburg 1844) estas dediĉita je la memoro de ŝia frato; menciindas krome »Ilius Pamphilius und die Ambrosia« (Berlin 1848), nova literinterŝanĝprodukto nomita »Briefwechsel« (kun amrilatrakontado pri la juna poeto Phil. Nathusius) kaj la obskura verko »Gespräche mit Dämonen. Des Königsbuchs zweiter Teil« (1852).
 
Plano kiu okupis ŝin ĝis la lastaj tagoj de ŝia vivo estas la starigo de granda Goeto-monumento por kiu ŝi mem estis farinta la dezajnon. Sed nur parto (Goethe und Psyche) realigitis de Steinhäuser. Ŝia plej juna filino [[Gisela von Arnim]], edzino de la arthistoriisto kaj poeto [[Herman Grimm]] (1827-1889) ankaŭ verkistinis. Ŝiaj dramoj »Dramatische Werke« aperis en kvar volumoj en Bonn kaj Berlino inter 1857–75.
 
==Fonto==