Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
En la Breisgau (Brisgovio) la unua socia stato, la klerika, pro sia riĉeco estis la plej grava - oni pensu al la posedaĵoj de la monĥejoj St. Peter, St. Blasien kaj St. Trudpert. Al la dua socia stato apartenis la malnovaj imperiestraj nobeluloj kun siaj terposedaĵoj, sed ankaŭ pro la grandanimaj [[nobeluligo|nobeluliga]] praktiko de la Habsburgoj, per kiu ekestis novaj, kvankam malriĉaj kavaliroj. ili donis al la [[Feŭdo|feŭda socio]] solidan strukturon kiel administraj oficistoj, juristoj kaj universitataj profesoroj. Kiel tria socia stato la burĝaro, bone organizita en la [[Gildo]]j, akiris prosperon. Sed la kamparanoj, kvankam ne plu submetitaj al [[servuteco]], vivis tamen ankoraŭ en dependeco de la ekleziaj kaj sekularaj terposedantoj.
[[DateiDosiero:Franz revolutionskrieg 1796.jpg|eta|GedenktafelMemortabulo amje la Martinstor fürpor la anoj de la milicoj de diela imBreisgau, Kampfkiuj gegenmortis dieen französischela Revolutionsarmeebatalo gefallenenkontraŭ Bürgermilizenla desfranca Breisgausrevoluciarmeo]]
Interne restis kvieto en la Breisgaŭ, ''ĉar nia nacio estas nek tiom korupta, nek tiom subpremita, nek tiom entuziasma'', kiel opiniis imperiestro [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)Leopoldo la 2-a]] en la fora Vieno.<ref name="ReferenceB">Heiko Haumann, Hans Schadek (Hrsg.): ''Geschichte der Stadt Freiburg.'' Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 2001.</ref> Sed kiam la [[Nacia Konvencio|Nacia konvento]] decidis efektivigi la atingojn de la revolucio ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo, por certigi la "naturajn limojn" de Francio, la habsburgaj posedaĵoj je la supra Rejno estas minacataj. La Registarprezidanto de Freiburg [[Joseph Thaddäus von Sumerau]] skribis al sia imperiestro en Vien: ''"Sangas mia koro, se mi pensas, ke tiuj bonaj, fidelaj regatoj estus enmanigataj al la rabado kaj murdado de iliaj najbaroj, tiuj kanibaloj."''
 
 
== La napoleona epoko ==
Post pluraj malvenkoj de la aŭstroj en supera Italio kontraŭ la revolucitrupoj de la Armée des Alpes sub la komandanto [[Napoleono Bonaparte]] ĉi tiu en 1797 en la [[Paco de Campo Formio]] kunigis la konkeritajn teritoriojn al la [[Cisalpina republiko]]. Tiel la duko de Modena [[Ercole III. d’Este]] (Herkulo la 3-a) perdis siajn italajn posedaĵojn kaj rekompence en 1801 en la [[Paco de Lunéville]] la-breisgaŭ. Sed Herkulo la 3-a ne konsentis pri tiu interŝanĝo, ĉar li tion rigardis ne sufiĉa rekopenco. Ankaŭ kiam la princo pos plia malvenko de Aŭstrio en la [[Dua koalicia milito]] en 1801 krome ricevis la [[Ortenau]], la regadoŝanĝo okazis nur hezite. La praktikan regadon gvidis Freiherr [[Hermann von Greifenegg]], kiu la Breisgau nur la 2-an de marto 1803 prenis en posedon por la [[dinastio Este]]. Post la morto de Herkulo en 1803 la Breisgau fariĝis posedo de ties filino [[Maria Beatrice d’Este (1750–1829)|Maria Beatrice]], kiu estis edzino de la aŭstra arkiduko [[Ferdinand Karl von Österreich-Este (1754–1806)|Ferdinand]], la onklo de imperiestro [[Francisko la 1-a (Aŭstrio)|Francisko la 2-a]]. Tiel la Breisgau unue fakte restis habsburga, kvankam la regado formale transiris al apudlinio de la dinastio.
 
En 1805 Francisko la 2-a, intertempe kiel Francisko la 1-a aŭstria imperiestro, en la [[Tria koalicia milito]] defiis denove la same memnomumitan francan imperiestron Napoleono, sed en la [[Batalo ĉe Slavkov|Batalo ĉe Austerlitz]] Aŭstrio suferis detruan malvenkon. Tiel la modena-habsburga intermezo por la Breisgau kaj la Ortenau daŭris nur mallonge, ĉar jam el la okupita Vieno Napoleono destinis, ke tiuj teritorioj fariĝu posedaĵoj de [[Badeno]]. Freiburg tiamaniere troviĝis degradita de antaŭposteno de Habsburgo je la supera Rejno al provincurbo en bufroŝtato, kiu per graco de Napoleono estis promociita [[Grandduklando Badeno]]. [[Dosiero:Tambur Hagenbuch.jpg|eta|[[Grafitio]] de supozeble germanlingva tamburisto (tambur anstataŭ tambour) de la Napoleona armeo 1810 je la ekstera muro de la Münsterchor (katedrala ĥorejo)]]. Senkompate Napoleono premis el la koaliciintaj ŝtatoj monon kaj precipe freŝajn trupojn, kiujn li bezonis por sia militiro kontraŭ [[Rusio]]. Inter la 412.000 soldatoj de la [[Grande Armée]], kiu en 1812 batalmarŝis ĝis [[Moskvo]], estis ankaŭ proksimume 150.000 germanoj, sed revenis al sia hejmlando nur 1.000.
 
Tiu sangotributo altenpuŝis la kontraŭnapoeonajn emociojn en la germanaj landoj.
 
 
2 735

redaktoj