Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Elkágyé (diskuto | kontribuoj)
Linio 139:
[[Specialaĵo:Kontribuoj/31.200.14.42|31.200.14.42]] 15:37, 24 jan. 2017 (UTC)
:Mi bedaŭras, sed mi ne tro havas tempon por tia artikolo, mi ćefe traktas artikolojn pri fiziko kaj geografio.--[[Vikipediisto:DidCORN|DidCORN]] la 24-a de januaro 2017, 18:30 (UTC)
 
== Tekstilindustrio ==
 
Kara DidCorn, mi petas vin legi mian komentarion al via noto al mia artikolo [[Tekstilindustrio]].
 
Mi devas rimarkigi al la diferenco inter ''tekstilindustrio'' kaj ''teksindustrio'', ''tekstilaĵo'' kaj ''teksaĵo'' ktp.! <u>Teksado</u> estas nur unu tipo de la ŝtofpretigantaj teknikoj kaj produktas tiun specialan produktaĵon, kiu konsistas fundamente el du sistemoj de fadenoj kiuj krucas orte unu la alian. Ĉi tiu estas ekz. angle weaving, germane Weben, hispane tejedura, france tissage.<ref name=autogenerated>{{cite book|author=A. H. Keller (redaktoro)|title=I.T.S. Textile Guide. Textile Dictionary, Vol. II.|publisher=International Textile Service, Zuriko|year=1965}}</ref> La vorto teksindustrio estas nur unu parto de la tekstilindustrio, ĝi produktas teksaĵojn nur laŭ la skribita metodo. (Atentu! ''Histo'' ne estas teksaĵo, ĝi estas fakvorto de anatomio!). La vorto <u>tekstilindustrio</u> kovras pli multajn procedurojn, kiel mi skribas en la artikolo. Laŭ la citata vortaro<ref name=autogenerated></ref> germane: Textilindustrie, angle: textile industry, france: industrie textile, hispane: industria textil. Do, ankaŭ ĉi tiuj lingvoj kontrastigas ''teks-'' kaj ''tekstil-'' ! — Mi scias, ke la ĝeneralaj Esperanto vortaroj ne enhavas la vorton tekstil-, konas nur la vorton teks-, ne distingas inter ĉi tiuj fakvortoj, verŝajne ĉar antaŭlonge la ŝtofoj estis pretigitaj plej ofte per la tekniko de teksado. Sed nuntempe ankaŭ la aliaj gravaj ŝtofpretigantaj metodoj estas ĝenerale uzataj kiuj ankaŭ apartenas al la tekstilindustrio. Esperanto devus sekvi la ŝanĝojn de la fakvortoj de la moderna tekniko!
 
Mi scias, ke en la esperanta Vikipedio troviĝas ekz. la artikolo Teksaĵo. Ĉi tiu titolo ne estas ĝusta ĉar la enhavo kovras la nocion de la tekstilaĵoj, ne nur de la teksaĵoj. --[[Uzanto:Elkágyé|Elkágyé]] ([[Uzanto-Diskuto:Elkágyé|diskuto]]) 20:16, 17 feb. 2017 (UTC)
 
<references />