Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''historio de la urbo [[Freiburg im Breisgau]]''' estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la [[Zähringer]] [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj [[grafoj de Freiburg]], de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio [[Habsburgoj]]. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam [[Napoleono]] en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono [[Breisgau]] [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la [[Grossherzogtum Baden]] [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la [[Tria regno]] [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la [[Dua mondmilito]] la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)[[Badeno]]. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana [[federacia lando]] [[Baden-Virtembergo]] [germanlingve Baden-Württemberg].
 
[[Dosiero:Burgruine-Freiburg-Zaehringen.jpg|hochkant=2.5|eta|Devena burgo de la Zähringer en Freiburg-Zähringen. Romantika gravuraĵo de la ruino de ĉirkaŭ 1850]]
 
==Fondo de la burgo kaj de la urbo==
Linio 14 ⟶ 16:
La Habsburgoj tuj postulis la devojn de Freiburg. Por la militoj kontraŭ la [[Eidgenossenschaft]] la urbo devis doni financan helpon kaj sendi kavalirojn, tiel ekzemple en 1386, kiam en la sangoverŝa [[batalo ĉe Sempach]] la svisoj venkis kaj tie ne nur mortbatis la aŭstian dukon [[Leopold la 3-a]]n, sed ankaŭ estingis preskaŭ la tutan nobelularon de Freiburg. Ekde tiam la potencon en la urba konsilantaro transprenis la [[Zunft|Zünfte]] (kooperativoj).
 
Post kaiam duko [[Frederiko 4ala 4-a]] helpis al la kontraŭpapo [[Johano 23a]] post ties demisiigo en la [[koncilio de Konstanz]] fuĝi al Freiburg, la reĝo [[Sigismund]] verdiktis sian habsburgan dukon je [[Reichsacht]] (imperia preskribo). Tiamaniere la Breisgaŭ kiel feŭdo refalis al la regno, kaj Freiburg de 1415 ĝis la [[amnestio]] de Friedrich en 1425 estis [[Reischsstadt]] (sendependa regna urbo).
 
En la jaro 1448 arkiduko [[Albrecht]] kiel posedanto de la habsburgaj antaŭregionoj fondis en Freiburg tielnomatan Studium generale, el kiu ekestis per la fondodokumento de 1457 ekestis la [[universitato]] de Freiburg.
Linio 87 ⟶ 89:
En 1805 Francisko la 2-a, intertempe kiel Francisko la 1-a aŭstria imperiestro, en la [[Tria koalicia milito]] defiis denove la same memnomumitan francan imperiestron Napoleono, sed en la [[Batalo ĉe Slavkov|Batalo ĉe Austerlitz]] Aŭstrio suferis detruan malvenkon. Tiel la modena-habsburga intermezo por la Breisgau kaj la Ortenau daŭris nur mallonge, ĉar jam el la okupita Vieno Napoleono destinis, ke tiuj teritorioj fariĝu posedaĵoj de [[Badeno]]. Freiburg tiamaniere troviĝis degradita de antaŭposteno de Habsburgo je la supera Rejno al provincurbo en bufroŝtato, kiu per graco de Napoleono estis promociita [[Grandduklando Badeno]]. [[Dosiero:Tambur Hagenbuch.jpg|eta|[[Grafitio]] de supozeble germanlingva tamburisto (tambur anstataŭ tambour) de la Napoleona armeo 1810 je la ekstera muro de la Münsterchor (katedrala ĥorejo)]]. Senkompate Napoleono premis el la koaliciintaj ŝtatoj monon kaj precipe freŝajn trupojn, kiujn li bezonis por sia militiro kontraŭ [[Rusio]]. Inter la 412.000 soldatoj de la [[Grande Armée]], kiu en 1812 batalmarŝis ĝis [[Moskvo]], estis ankaŭ proksimume 150.000 germanoj, sed revenis al sia hejmlando nur 1.000.
 
Tiu sangotributo altenpuŝis la kontraŭnapoeonajn emociojn en la germanaj landoj. Sed dum ekzemple en [[Prusio]] [[libera korpuso|liberaj korpusoj]] rezistis kontrau la napoleona regnado, [[Karl Friedrich (Badeno)|grandduko Karl Friedrich]] ankoraŭ en 1813 en la [[Batalo de Leipzig]] bataligis badenajn soldulojn kadre de siaj devoj en la [[Rejna Federacio]] je la flanko de [[Napoleono]]. Pro tio ne mirindas, ke en la antaŭe habsburga Freiburg oni desur la [[Basler Hof|registara domo]] deŝiris la badenan blazonon kaj sur la distrikta direktorejo oni muntis la imperiestran [dukapa aglo|dukapan aglon]].
Tiu sangotributo altenpuŝis la kontraŭnapoeonajn emociojn en la germanaj landoj.
 
== Freiburg definitive fariĝas badena ==