Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 89:
En 1805 Francisko la 2-a, intertempe kiel Francisko la 1-a aŭstria imperiestro, en la [[Tria koalicia milito]] defiis denove la same memnomumitan francan imperiestron Napoleono, sed en la [[Batalo ĉe Slavkov|Batalo ĉe Austerlitz]] Aŭstrio suferis detruan malvenkon. Tiel la modena-habsburga intermezo por la Breisgau kaj la Ortenau daŭris nur mallonge, ĉar jam el la okupita Vieno Napoleono destinis, ke tiuj teritorioj fariĝu posedaĵoj de [[Badeno]]. Freiburg tiamaniere troviĝis degradita de antaŭposteno de Habsburgo je la supera Rejno al provincurbo en bufroŝtato, kiu per graco de Napoleono estis promociita [[Grandduklando Badeno]]. [[Dosiero:Tambur Hagenbuch.jpg|eta|[[Grafitio]] de supozeble germanlingva tamburisto (tambur anstataŭ tambour) de la Napoleona armeo 1810 je la ekstera muro de la Münsterchor (katedrala ĥorejo)]]. Senkompate Napoleono premis el la koaliciintaj ŝtatoj monon kaj precipe freŝajn trupojn, kiujn li bezonis por sia militiro kontraŭ [[Rusio]]. Inter la 412.000 soldatoj de la [[Grande Armée]], kiu en 1812 batalmarŝis ĝis [[Moskvo]], estis ankaŭ proksimume 150.000 germanoj, sed revenis al sia hejmlando nur 1.000.
 
Tiu sangotributo altenpuŝis la kontraŭnapoeonajn emociojn en la germanaj landoj. Sed dum ekzemple en [[Prusio]] [[libera korpuso|liberaj korpusoj]] rezistis kontrau la napoleona regnado, [[Karl Friedrich (Badeno)|grandduko Karl Friedrich]] ankoraŭ en 1813 en la [[Batalo de Leipzig]] bataligis badenajn soldulojn kadre de siaj devoj en la [[Rejna Federacio]] je la flanko de [[Napoleono]]. Pro tio ne mirindas, ke en la antaŭe habsburga Freiburg oni desur la [[Basler Hof|registara domo]] deŝiris la badenan blazonon kaj sur la distrikta direktorejo oni muntis la imperiestran [[dukapa aglo|dukapan aglon]].
 
== Freiburg definitive fariĝas badena ==