Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
la [[Rezolucioj de Karlsbad]] sufokis la esperojn pri politka liberaligo en germanaj landoj, kiuj per la Liberigaj militoj kontraŭ Napoleono estis ĝermintaj. Kvankam Badeno havis kompare liberalan konstitucion, la registaro en Karlsruhe faris reakcian politikon. La burĝaro retiris sin al la hejmeco ([[Bidermajro]]). Freiburg en la jaroj post la [[Viena Kongreso]] evoluis al ekonomia kaj politika centro je la [[Supra Rejno]]. Ene de Badeno Freiburg estis la sidejo de Stadtamt Freiburg (urba oficejo), de Landamt Freiburg (regiona oficejo) kaj de Landamt St. Peter, la du lastaj estis unuigitaj al komuna Landamt Freiburg. En la jaro 1827 Freburg fariĝis sidejo de la nove fondita [[Ĉefepiskopujo Freiburg]] kun la [[Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio)|Freiburger Münster]] kiel episkopa preĝejo.
 
Kiam en la jaro 1830 grandduko [[Ludoviko la 1-a|Ludoviko]] mortis, la popolo de Badeno havis grandajn esperojn al lia sukcedanto [[Leopoldo (Badeno)|Leopoldo]], kiu konfesis sin plene por la konstitucia monarkio. Lia nova kabineto kun progreseme pensantaj membroj kristnaske 1831 promulgis liberalan gazetarleĝon, sed jam en julio 1832 la badena registaro sub premo de la [[Germana Federacio|Bundestag en Frankfurt]] denove enkondukis la antaŭcenzuron. La sekvaj protestoj de la studentoj en Freiburg daŭris gis aŭtuno. Sekve de tio registara dekreto ordonis la fermon de la [[Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo|universitato Albertina-Ludovica]] '' pro la senmoraliga direkto, kiun granda parto de la universitato plitike kaj morale de kelka tempo iras kaj kio havas ne malpli dekadencan influon al la klerigo de la studantoj''.<ref>Fritz Baumgarten: ''Freiburg im Breisgau, Die deutschen Hochschulen.'' Band I, Verlag Dr. Wedekind, Berlin 1907.</ref> Post protesto de [[Karl von Rotteck]] kontraŭ despota ŝanĝo de la universitata konstitucio, su bkiu la instruado denove omenciĝis, la registaro la 26an de oktobro 1832 emeritigis lin kaj la liberalan profesoron [[Carl Theodor Welcker]]. Ankaŭ ilian gazeton ''[[Der Freisinnige]]'' (la liberalulo) oni malpermesis. Ekde 1832 Freiburg estis sidejo de la ''Oberrheinkreis'' (distrikto supera Rejno), al kiu apartenis pluraj oficejoj.
Kiam en la jaro 1830 grandduko [[Ludoviko la 1-a|Ludoviko]] mortis, la popolo de Badeno havis grandajn esperojn al lia sukcedanto [[Leopoldo (Badeno)|Leopoldo]], kiu konfesis sin plene por la konstitucia monarkio.
 
Kiam la Frajburgano Karl von Rotteck en 1833 kun grandioza plimulto elektiĝis urbestro, la registaro mesaĝis: ''Post kolegia konsilado oni decidis al la elekto de la emerita grandduka konsilanto kaj profesoro d-ro Karl von Rotteck en Freiburg kiel urbestro ne konsenti.''<ref>Oskar Haffner: ''Von den Anfängen des öffentlichen politischen Lebens in Freiburg.'' In: ''Zeitschrift der Gesellschaft für Beförderung der Geschichts-, Altertums- und Volkskunde'' 36, 1920, S. 115.</ref> Por malebligi la reprezaliojn kontraŭ la urbo, kiujn la seph von Rotteck]]. registaro anoncis en kazo de rezisto, Karl von Rotteck rezignis pri la ofico de orbestro favor al sia nevo [[Joseph von Rotteck]]. Post kiam la norda parto de la [[Fervoja linio Mannheim-Basel]] atingis Freiburg, en 1845 okazis la inaŭguro de la [[Freiburg (Breisgau) ĉefstacio|ĉefstacidomo Freiburg]].
 
== La revolucio de 1848/49 ==
[[Dosiero:Freiburg Bauten.jpg|eta|Stratbataloj en la jaro 1848]]
 
Kiam fine de februaro [[Revolucio de 1848|1848]] en la originlando de la revolucio [[Ludoviko-Filipo (Francio)|Ludoviko-Filipo]] estis detronigita kaj la dua respubliko estis proklamita, ankaŭ dekstre de la Rejno vekiĝis [[Revolucio de 1848 en Germanio|liberecmovado]]. En[[Badena revolucio|Badeno]] precipe la advokatoj [[Friedrich Hecker]] kaj [[Gustav Struve]], kiuj postulis ''senkondiĉan gazetarliberecon, asizajn tribunalojn laŭ la modelo de Anglio, armiloj por la popolo kaj la tuja realigo de germana parlamento''.<ref name="ReferenceB" /> Kiel ĉie en germanaj landoj la tendaro de la revoluciuloj en Badeno estis disŝirita je apogantoj de konstitucia monarkio kaj anoj de respubliko. La disputoj pri tiu demando atingis la 26-an de marto 1848 sian kulminon en popolkunveno en Freiburg.
 
La konstituigo de la elektita [[Nacia Asembleo (Germanio 1848)|Frankfurta nacia asembleo]] ne povis bremsi la elanon de Hecker. Li volis la armitan insurekton kaj postulis de la deputitoj en la [[Paulskirche en Frankfurt|Paulskirche]]: ''Iru kun ni, anstataŭ draŝi malplenan pajlon.'' Poste li la 12-an de aprilo 1848 en Konstanco nome de provizora registaro la popolon al armita insurekto kaj marŝis norden, survoje varbante libervolulojn. Registaraj trupoj en la [[batalo sur la Scheideck]] ĉe Kandern la [[Insurekcio de Hecker|revoluciajn marŝantojn]] pelis en la fuĝon.
 
Per la ĵus antaŭe finita [[Badena ĉeffervojo|fervojo]] el Nordbadeno altransportitaj registaraj trupoj staris prete ĉe Freiburg, por frakasi la insurekcion. Pro tio la proksimume 1500 volontuloj barikadis sin en la urbo kaj atendis la liberigon per 5000 armitaj revoluciuloj sub [[Franz Sigel]]. Dume registaraj kaj hesaj trupoj la sieĝan ringon ĉirkaŭ la urbo pli kaj pli mallarĝigis. 300 batalantojn ampleksanta avangardo sub Gustav Struve kontraŭ la eksplicita ordono de Sigel rapidegis kontraŭ Freiburg. Suvoje mallonge antaŭ Günterstal la malgranda batalantaro ĉe la [[Batalo ĉe Günterstal|Jägerbrunnen]] renkontis pli fortan registaran soldataron. Dum nur mallonga batalo tri soldatoj kaj 20 volontulbatalantoj mortis. Ĉi tiuj amase fuĝis. Kiam la resto de la volontulbatalantoj de Sigel paskan lundon finfine aperis antaŭ la pordegoj de la urbo, ekestis [[Ŝturmo al Freiburg|sangaj bataloj]] kun la registaraj trupoj, en kiu la malbone armitaj insurekciuloj rapide malvenkis.
 
Post la malsukceso de Hecker Struve saltis en la breĉon. En septembro li, venante el Svislando, komencis en Sudbadeno kun komence 80 armitoj marŝon al Karlsruhe. En Lörrach]]] kaj [[Müllheim (Baden)|Müllheim]] li sub la devizo: ''Bonstaton, klerigon, liberecon por ĉiuj!'' proklamis la republikon. Sed ankaŭ tiu diletanta provo sufokiĝis en la pafadfajro dela registaraj trupoj. Antaŭ publika asiza tribunalo (unu el la revoluciaj postuloj) Struve en marto 1849 en Freiburg devis responsi sian agon.
 
La germanan konstitucion, kiun la Nacia asembleo en Frankfurt ellaboris, malakceptis la prusa reĝo kaj la plej multaj landaj suverenoj. Tio kondukis en 1849 al la [[Kampanjo por regna konstitucio (Germanio)|Kampanjo por regna konstitucio]]. Ĝi signifis denovan indigniĝon de la revoluciaj streboj precipe en Badeno kaj en [[Palatinata insurekcio|Palatinato]]. La 11-an de majo en Freiburg okazis fratiĝo de la respublikanoj kun la 2-a Badena infanteriregimento. La 12-an de majo la popolo en Offenburg postulis la agnoskon de la Regna konstitucio fare de la badena registaro. La [[fortreso Rastatt]] ribelis. Per la fuĝo de la grandduko Leopoldo el Karlsruhe la 13-an/14-an de majo en Badeno venkis la revolucio. La grandduko nun petis armilan helpon de Prusio kontraŭ la insurekcio.
 
Dum la revoluciarmeo post pluraj malvenkoj sin retiris al Freiburg, la 28-an de junio kunsidis konstitucikrea kunveno en la [[Basler Hof]]. Je propono de la deputito Struve, kiu estis liberigita el la malliberejo, la asembleo decidis daŭrigi la militon kontraŭ la malamikoj de la germana unueco per ĉiuj disponeblaj rimedoj. Kolonelo Sigel transprenis la komandon pri la restinta revoluciarmeo, al kiu aliĝis libervolbatalantoj el Alsaco kaj Svislando.
 
La sufokado de la insurekcio en Badeno kaj en Palatinato okazis per prusaj trupoj sub la ĉefa komando de [[Vilhelmo la 1-a (Germana Regno)|Vilhelmo]], nomata "Kartätschenprinz" (mitrajlprinco) La 7-an de julio 1849 dukofidelaj burĝoj transdonis Freiburg al la generalo [[Moritzvon Hirschfeld]]. Bataloj ĉe tio ne okazis, ĉar la publika opinio estis ŝanĝinta kaj multaj badenaj revolucisoldatoj iris en prusan kaptitecon. Hirschfeld tuj lasis ilin liberaj.<ref>[[Veit Valentin (Historiker)|Veit Valentin]]: ''Geschichte der deutschen Revolution von 1848–1849''. Band 2: ''Bis zum Ende der Volksbewegung von 1849.'' Kiepenheuer & Witsch, Köln, Berlin 1977, S. 533.</ref> La 11-an de julio prusa [[militjuĝejo]] la revoluciulon [[Johann Maximilian Dortu]], kiun la urbo estis transdoninta, kondamnis al morto.
 
 
2 735

redaktoj