Henricus Glareanus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
== Vivo ==
Li faris la primarajn studojn en [[Berno]] kaj [[Rottweil]], ĉe Michael Rubellus (1480-1520), kune kun [[Oswald Myconius]] (1488-1552), Rudolf Agricola (1490-1521), kaj aliaj. Rubellus tuj rimarkis la muzikajn talentojn de sia lernanto. Glareano eniris en la [[Universitato de Kolonjo]], kie li sin dediĉis al filozofiaj kaj teologiaj studoj, lernis matematikon kaj muzikon, ĉe [[Johannes Cochläus]] kaj la greka ĉe [[Johannes Caesarius]].
 
En 1510 li ricevis permeson por instrui kaj en 1512 li iĝis laŭrokronita poeto de la imperiestro Maksimiliano, pro tio ke li verkis latinan [[panegiro]]n omaĝe al la suvereno. En 1514, li transloĝiĝis al [[Bazelo]] kie li iĝis direktoro de plentempa lernejo kaj pli malfrue instruis en la [[Universitato de Bazelo|universitato]]. Unu el liaj lernantoj estis [[Gilg Tschudi|Aegidius Tschudi]] (1505-1572), kiu poste iĝus fama svisa historiisto. Tie li konatiĝis kun la fama humanisto, Erasmo de Roterdamo, kaj tie li ricevis la unuajn impresojn pri la reformo, malgraŭ sia estimo al [[Marteno Lutero]], [[Zvinglo|Ulriko Zvinglo]] kaj [[Johannes Oecolampadius]] (1482-1531). En 1529, li estis indikita al katedro en la [[Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo|Universitato de Frajburgo]], kie lia servis kiel profesoro pri poetiko, historio, geografio kaj teologio ĝis 1558. Poste li helpis ĉe la organizado de Svisa Katolika Altlernejo kaj aktivis kiel konsilisto por la reviziado de la lerneja programo en [[Freiburg|Frajburgo]], [[Lucerno]] kaj [[Solothurn]].