Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

ŝŝ
(ŝŝ)
Dum la revoluciarmeo post pluraj malvenkoj sin retiris al Freiburg, la 28-an de junio kunsidis konstitucikrea kunveno en la [[Basler Hof]]. Je propono de la deputito Struve, kiu estis liberigita el la malliberejo, la asembleo decidis daŭrigi la militon kontraŭ la malamikoj de la germana unueco per ĉiuj disponeblaj rimedoj. Kolonelo Sigel transprenis la komandon pri la restinta revoluciarmeo, al kiu aliĝis libervolbatalantoj el Alsaco kaj Svislando.
 
La sufokado de la insurekcio en Badeno kaj en Palatinato okazis per prusaj trupoj sub la ĉefa komando de [[Vilhelmo la 1-a (Germana Regno)|Vilhelmo]], nomata "Kartätschenprinz" (mitrajlprinco) La 7-an de julio 1849 dukofidelaj burĝoj transdonis Freiburg al la generalo [[Moritzvon Hirschfeld]]. Bataloj ĉe tio ne okazis, ĉar la publika opinio estis ŝanĝinta kaj multaj badenaj revolucisoldatoj iris en prusan kaptitecon. Hirschfeld tuj lasis ilin liberaj.<ref>[[Veit Valentin (Historiker)|Veit Valentin]]: ''Geschichte der deutschen Revolution von 1848–1849''. Band 2: ''Bis zum Ende der Volksbewegung von 1849.'' Kiepenheuer & Witsch, Köln, Berlin 1977, S. 533.</ref> La 11-an de julio prusa [[militjuĝejo]] la revoluciulon [[Johann Maximilian Dortu]], kiun la urbo estis transdoninta, kondamnis al morto. La 24-an de julio kun la falo de la fortreso Rastatt ĉesis la revolucio. Poste en la lando prus-badenaj militjuĝejoj eklaboris. Kiel Dortu oni [[Pafekzekutado|mortpafis]] [[Friedrich Neff]] kaj [[Gebhard Kromer]] sur la tombejo en la [[Wiehre]], en Rastatt kaj Bruchsal pliajn 26 revoluciulojn. La frakasado de la badena insurekcio signifis dum longa tempo la ĉeson de la revoluciaj burĝaj libereco- kaj unuecostrebadoj en Germanio.
 
<gallery heights="200">
Platz der letzten Barrikade.JPG|Memortabulo proksime de la Schwabentor, je kiu paske 1848 staris la lasta barikado de la liberecbatalantoj.
Img 1653 Sternwaldgedenkstein.jpg|Memorŝtono por la dudek libervoluloj de la kolono Sigel sub la gvidado de Gustav Struve, kiuj mortis paskodimanĉon 1848 ĉe la Jägerbrunnen en Günterstal .
Dortu Mausoleum auf dem alten Wiehrefriedhof.JPG|Maŭzoleo de Maximilian Dortu sur la malnova tombejo de Wiehre je tiu loko, kie oni mortpafis lin.
Soldaten-Gedenkstein 1848.JPG|Memorŝtono por badenaj soldatoj, kiuj mortis paskon 1848 sur la malnova tombejo. La ŝtono, donacita de la kamaradoj, je ordono de la grandduko devis esti turnita tiel, ke la surskribo ne estas videbla el la vojo.
</gallery>
 
== Gründerzeit und Kaiserreich ==
[[Dosiero:1862 Baden 3kr Freiburg Mi18.jpg|links|150px|eta|Freiburg en la Grandduklando Badeno ĉirkaū 1862]]
[[Dosiero:Freiburg Breisgau um 1900.jpg|eta|Freiburg ĉirkaū 1900]]
En 1864 la urbadministrejon Freiburg kaj la ĉirkaūaĵadministrejon Freiburg oni kunigis al distriktadministrejo Freiburg. Al la nova granddistrikto Freiburg apartenis la distriktoj [[Breisach am Rhein|Breisach]], [[Emmendingen]], [[Ettenheim]], Freiburg, [[Kenzingen]] (en 1872 dissolvita), [[Titisee-Neustadt|Neustadt im Schwarzwald]] kaj [[Staufen im Breisgau|Staufen]]. En la sama jaro fondiĝis la [[Schwarzwaldverein]], la unua germana [[migradasocio]] en la urbo.
 
 
 
 
2 735

redaktoj