Diskuto:Trikmaŝino: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fakvortoj - trikilo aŭ nadlo
Elkágyé (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
 
Do mi proponas ke oni remetu la vorton "trikilo" anstataŭ "nadlo", kiel en tiu artikolo ĝis 12.02.2017. --[[Uzanto:Rdelre|Rdelre]] ([[Uzanto-Diskuto:Rdelre|diskuto]]) 15:27, 18 feb. 2017 (UTC)
 
Kara Redle, vi skribas, koncerne la artikolon [[Trikmaŝino]], ke la fakvorto ''trikilo'' estus pli ĝusta anstatŭ ''nadlo''. Mi ne konis la cititan bildvortaron kaj multe pensadis pri la ĝusta fakvorto. En la malnovaj Esperanto vortaroj (kiel ekz. la Kudra kaj trika terminaro) mankas la modernaj teknologioj kaj, ekzemple, ''triki'' aludas la mantrikadon. Konzekvence, por mi ''trkilo'' signifas la ilon de mantrikado. La maŝformantaj iloj de la trikmaŝinoj (ekzistas pli multaj, laborantaj kune kun por formi la maŝojn), inter ili la nadloj, estas pli komplikaj. Ĝustadire, la vorto ''trikiloj'' povus signifi la kolektivon de ĉiuj maŝformantaj iloj. (Por mantrikado ĉi tiu estas sole la nadlo.) — Do, mi ankoraŭ pensadas ĉu reŝanĝi la fakvorton.--[[Uzanto:Elkágyé|Elkágyé]] ([[Uzanto-Diskuto:Elkágyé|diskuto]]) 09:02, 19 feb. 2017 (UTC)
 
: Kara Elkágyé, mi vidis ke vi multe laboris pri tiu artikolo kaj vi bone konas la temon; nur mi notis ke vi mem uzis la vorton "trikilo" ĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj mi dubas ke anstataŭi ĝin per "nadlo" estas korekta. Tamen, vi pravas kiam vi diras ke vi volas pensadi. Do, mi nur petas ke vi kontrolu denove; post la kontrolo, prefere, sciigu en la diskutpaĝo la kialon de via elekto (ĉu lasi nadlon aŭ reŝanĝi al trikilo). --[[Uzanto:Rdelre|Rdelre]] ([[Uzanto-Diskuto:Rdelre|diskuto]]) 10:47, 19 feb. 2017 (UTC)
Reiri al la paĝo "Trikmaŝino".