Ŝumen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 32:
== Moskeo de Ŝumen ==
[[Dosiero:Mosquée de Tombul - Cour intérieure.jpg|alternative=Moskeo de Tombul, interna korto|maldekstra|eta|Moskeo de Tombul, interna korto]]
En la sudokcidenta parto de urbo Ŝumen troviĝas la plej granda islamana kultkonstruaĵo en Bulgario - la moskeo "Tombul ĝami". Laŭ la grandeco ĝi okupas duan lokon en la Balkana duoninsulo post la moskeo "Sultano Selim" en Edirne =Odrin= en Turkio. "Tombul ĝami" kaj la komplekso ĉirkaŭ ĝi estas konstruitaj en 1744-a j. La vera nomo de la moskeo estas "Ŝerif Halil paŝa", sed pro sia sferoforma kupolo ĝi estas nomata de la loka loĝantaro "Tombul ĝami". La komplekso okupas areon de 1730 kvadrataj metroj. Ĝi inkluzivas ĉefkonstruaĵon =moskeon=, superan islaman lernejon kaj bibliotekon en la dua etaĝo. La interno de la moskeo estas ornamita per arabeskoj kaj subskriboj en araba lingvo =esprimoj el la Korano=. En la biblioteko estas konservataj pli ol 5 mil volumojn de religia literaturo, konataj verkoj de arabaj aŭtoroj kaj la geografiaj mapoj de la eminenta araba vojaĝanto kaj geografo ekde la komenco de la Xii-a jarcento Abul Abdal Mohamed Idrisi. Nuntempe tiu valora heredaĵo troviĝas en la Nacia biblioteko en Sofio. Ĉiuj partoj de la komplekso estas ligitaj per internaj kortoj. Ĉe la okcidenta parto de la moskeo altiĝas 40-metra minareto, kiu de malproksime altiras la atenton al tiu rimarkinda monumento, konservanta la arkitekturajn tradiciojn alportitajn de Malgranda Azio. Naŭdek naŭ ŝtuparoj kondukas al la balkono en la supra parto, de kie la muezino alvokas la kredantojn al preĝo. Ena la vasta korto estas granda ŝprucfontano en araba stilo, kies akvo estas konsiderata sankta. La elementa lernejo kaj la malgranda tombejo al la moskeo havas siajn apartajn kortojn. La komplekso "Tombul ĝami" estas la ununura bone konservita islamana kultmonumento en nia lando. Hodiaŭ la moskeo estas funkcianta muzulmana templo kaj amase vizitata turisma objekto<ref>Danĉo Danĉev, Rimarkinda islamana kultkonstruaĵo, [http://www.aneb.espereto.com/esp-fajr/ef.txt Esperanta fajrero], januaro 2005, numero 1.</ref>.
 
== Partneraj urboj ==