Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 137:
 
En 1899 la universitato de Freiburg kiel unua universitato en Germanio enmatrikuligis virinon.
 
La urbo spertis la ekonomian ekprosperon en la periodo de spekulanto-kompanioj ne plej laste pro la aneksita Alsaco, ĉar [[Colmar|Kolmaro]] en la maldekstrarejna [[Reichsland Elsass-Lothringen|"Reichsland"]] estis ligita kun Freiburg per [[fervojlinio Freiburg-Colmar|fervojlinio]]. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento sub la urbestro [[Otto Winterer]] ekestis konstruadhaŭso, ĝis tiam ne konata, pro kio oni nomis lin post 25jara oficotempo je lia emeritiĝo en 1913 "la dua fondinto de la urbo". Kiel streba kaj modernema urbo Fr.eiburg posedis elektran [[tramo]]n, antaŭe jam ekde 1891 ĝi havis [[Historio de ĉevalomnibusoj en Freiburg im Breisgau|ĉevalomnibusojn]]. Aparte por tiu celo oni konstruis [[elektrocentralo]]n en la urboparto [[Stühlinger]]. En oktobro 1901 oni funkciigis la linion A de Rennweg ĝis la Lorettostrasse.
 
En la jaro 1910 la nova [[Urboteatro Freiburg|urboteatro]] je la okcidenta rando de la urbocentro inaŭguriĝis, en 1911 oni transdonis al sia destino la ĉefkonstruaĵon de la universitato (hodiaŭ Kollegiengebäude I).
 
En la epoko de Winterer ekestis novaj loĝejkvartaloj, ekzemple lavartalo Wiehre kaj la kvartalo Stühlinger - la nombro de la konstruaĵoj kaj de la loĝantoj duobliĝis. Tion kaŭzis ankaŭ la ekloĝado precipe de pli aĝaj kaj pli bonstatj homoj el la industriregionoj de okcidena Germanio aŭ de Hamburgo, kie la kxolero furiozis, sekve de tio Freiburg ricevis la nomon ''Tutgermana [[pensionopolis]]'' ([[Gerhart von Schulze-Gaevernitz]]''. Tiuj almigrintoj baldaŭ estis 20 % de la mastrumaĵoj. La bildo de la urbo, beligita de Winterer kongruis kun la gusto de la epoko. La proksimeco de la [[Nigra arbaro]] kaj de la [[Kaiserstuhl]] allogis la homojn.
 
Tiu idilio vualis la sociajn tensiojn, kiuj kreskis. Dum en Wiehre (Goethe- aŭ Reichsgrafenstrasse) kaj en Herdern (Wölflin- kaj Tivolistrasse)loĝis plejparte almigrintaj bonstataj [[emerituloj]], en Stühlingen ekzemple vivis kreskanta proletaro.
 
Estis indigniga provokado de la burĝa idilio de Freiburg, kiam [[Rosa Lŭemburg]] en aprilo 1914 en la monatoj antaŭ la granda milito en la plenplena art-kaj festhalo publike akuzis la klasdiferencojn kaj la [[militismo]]n. Por forigi tiujn ŝi vokis la laboristojn al ĝeneralstriko. Sub la influo de tiu parolado de la ''patrujperfidistino'', kio ŝi estis en la okuloj de la burĝoj, 280 Frajburganoj aliĝis al la socialdemokrata partio.
 
== La Unua mondmilito ==
[[Dosiero:Einschusslöcher KGI.jpg|eta|Spuroj de la brita bombatako de la 14-a de aprilo 1917 je la Kollegiengebäude 1 de la ŭniversitato]]
La militstato, en Freiburg proklamita la 31-an de julio 1914 per ekstraeldonaj gazetoj, ĉe la plej multaj Frajburganoj incitis grandan jubiladon (vidu [[Aŭgusteŭforio]].