Minejo Schauinsland: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Bildoj, ligiloj prilaboritaj
Linio 5:
 
==Geologio==
La minejo situas en la suda parto de la centra [[Nigra arbaro]], rekte sude de la pinto [[Schauinsland]], kiu altas 1284 m. Ekzistas multnombraj [[vejno]]j, kiuj tre krute deklivas okcidenten kaj orientiĝas plejparte paralele al la [[Malaltebenaĵo de Supra Rejno|Suprarejna foso]]. La vejnoj konsistas el [[kvarco]]-[[barito]]-[[karbonato]] kaj entenas minindajn kvantojn da [[zinkblendo]] kaj [[galen]]o. Kiel ĉirkaŭpetraĵo apudas [[gnejso]] kaj [[migmatito]]j (''anateksitoj''). La minindaj ĉefvejnoj situas en arealo 1,7 km larĝa kaj 3,4 km alta ĉirkaŭ la pinto de SchaŭinslandSchauinsland. Oni minis ĝis al profundeco de 900 m.
 
 
== Historio ==
=== 13a ĝis 16a jarcento - malfrua mezepoko ===
[[Dosiero:Glasfenster Münster Freiburg.JPG|thumb|200px|left|Vitralo en [[Freiburger Münster]], donacita de la ministoj]]
La minado je SchaŭinslandSchauinsland komenciĝis plej malfrue, kiam oni konstruis la minadsetlejon Dieselmuot [dizlmuat], sudokcidente de [[Hofsgrund]] kaj proksime de la {{Coordinate|NS=47.892282|EW=7.892352|type=landmark|region=DE-BW|name=Haldenhof|text=Haldenhof}}<ref> G. Albiez: ''Der Bergbau am Schauinsland.'' S. 115–120, Freiburg im Breisgau, 1964.</ref> Unuan kulminon de la minado atestas la multekostaj preĝejfenestroj en la [[Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio)|katedralo de Freiburg]] el la 14a jarcento montrantaj la temon minado je la monto Schauinsland. El la jaro 1372 datas unu el la plej malnovaj minadstatutoj de Eŭropo, nomata ''Dieselmuoter Bergweitum''. Ĝi reguligas la minadon en la regiono Schauinsland sub [[Egino la 3a (Freiburg)]], por tio oni kunvenigis ĉiujn koncernitojn en la Haldenhof. En la 15a jarcento oni forte reduktis, antaŭ ĉio pro la lignomanko sekve de troa ekspluato kaj de kvereloj kun la [[Monaĥejo Oberried]], kiu estis posedanto. Pro la komenco de la [[Tridekjara milito]] kaj [[pesto|pest]][[epidemio]]j la minado plejparte ĉesis.<ref>Werner, Dennert, 21004, S. 253 ff.</ref>
 
=== 16a ĝis 18a jarcento - frua Novepoko ===
Post la militperturboj sistema minado komenciĝis nur ekde 1724. En tiu tempo sur la monto SchaŭinslandSchauinsland oni minis plejparte [[piromorfito]]n kaj [[galeno]]n kaj ankaŭ surloke [[metalurgio|metalurgiis]]. Ekde la 18a jarcento ekestis ekonomia intereso pri [[plumbo]], kio kaŭzis grandan postulon. La jaroj 1744 ĝis 1794 montris konsiderindan kreskon, oni minis precipe en la galerioj Barbara kaj Gspreng. Sed la periodo de prospero ĉesis ĉirkaŭ la jarcentoŝanĝo, ekde 1803 la raportoj diras, ke 19 minejaj galerioj en la regiono estis konataj, sed neniu plu alirebla.
 
=== 19a kaj 20a jarcentoj ===
Linio 24 ⟶ 26:
 
== Minejareo ==
Al la minejareo sur la monto Schauinsland apartenas 32 [[ŝakto]]j kaj [[galerio|galeri]]enirejoj. La vizitminejo troviĝas 700 m oriente de la montstacio de [[Schauinslandbahn|Schauinsland-telfero]] ĉe numero 28 (''Gegentrumstollen 2'').
 
== Referencoj ==
<references/>
 
== Retligiloj==
{{Commonscat|Schauinsland (Schwarzwald)}}
{{commonscat|Museumsbergwerk Schauinsland}}
* [http://www.schauinsland.de Interretejo de la ekspoziciminejo Schauinsland] {{germane}}