Alfeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e esperantigis sintakson per AWB
Linio 1:
{{TemasPri|mitologia rolulo|[[Alfeo (rivero)]]}}
[[Dosiero:Picart alpheus arethusa.jpg|thumbeta|rightdekstra|280px|'''Alfeo''' kloplodante forkapti la [[nimfoj|nimfon]] [[Aretuzo]], laŭ [[gravuraĵo]] de [[Bernard Picart]] por bildigi scenon de ''[[Metamorfozoj]]'', de [[Ovidio]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Alfeo''' aŭ [[Alfeioso]] (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ἀλφειός'', «blanketa») estis unu el la [[oceanidoj]], la filoj de [[Okeano]] kaj [[Tetiso (titanino)|Tetiso]]<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 338.</ref> kiu personigis ĉiun riveron en [[Grekio]]<ref name="D">[[Leonhard Schmitz]]. ''[[Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology]]'', vol 1, paĝ. 133-134. Eld. [[William Smith]], [[Little, Brown and Company]]. [[Bostono]], [[1867]] [http://www.ancientlibrary.com/smith-bio/0142.html].</ref><ref>[[Pindaro]]. ''[[Nemeaj odoj]]'', 1.1.</ref>. [[Alfeo (rivero)|Ĉi tiu]], spruĉas en [[Arkadio]] kaj trafluas [[Eliso]]n, en [[Peloponezo]], ĝis sia alfluo en la [[Ionia maro|Ionian maron]]. Alfluantoj liaj estis ankaŭ personigitaj en la mitologio, kiaj [[Ladono#Ladono, la oceanido|Ladono]], [[Erimanto]], [[Kladeo]] aŭ [[Kitero (mitologio)|Kitero]].
 
Laŭ [[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]], Alfeo estis pasia ĉasisto kiu enamiĝis sensukcese al la [[nimfoj|nimfo]] [[Aretuzo]]<ref name="conti">[[Natale Conti]]. ''Mitología'', paĝ. 641. Eld. [[Editum]], [[1988]]. ISBN 978-84-8371-599-4 [http://books.google.es/books?id=X5wSAWFjwvgC&pg=PA641&dq=r%C3%ADo+Alfeo&hl=es&ei=VRvMTNfyH4nAswbUk4ĈCA&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=1&ved=0CCgQ6AEwAA#v=onepage&q=r%C3%ADo%20Alfeo&f=false].</ref>, akompanantino de Artemiso kiu iam sin promesis resti virga. Pro tio, ŝi rifuzis la am-proponojn de la riverdio, kaj post longa kaj laciga kurado ŝi ĵetis sin en la maron kaj forfuĝis al insulo [[Ortigio]], proksime al [[Sirakuzo]], kaj tie ŝi aliformiĝis en fonto por finfine ekskapi de li. Alfeo aliformiĝis tiam en la samnoma rivero kiu laŭtradicie trafluas [[Peloponezo]]n kaj daŭrigas sian kursadon subtere ĝis [[Sicilio]], kie li poezie unuiĝas al la fonto Aretuzo<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 7.2.</ref><ref>[[Skolio]]j pri ''[[Nemeaj odoj]]'', de [[Pindaro]], 1.3.</ref>. Ankaŭ [[Nono]] priskribas tiun historion, sed laŭ li Alfeo ne subteriĝis, sed fluis ĝis Ortigio sen miksi sian akvon kun tiu de la [[Adriatika maro]], ĉar la sia iĝis varma pro amo<ref>[[Nono]]. ''Dyonisiaca'', 13.322.</ref>. Ĉi tiu rakonto aperas diversmaniere en la verko de [[Ovidio]] kaj aliaj romiaj mitologiistoj. Laŭ li, Aretuzo estis baniĝinta en la rivero Alfeo, en [[Arkadio]], kiam la respektiva riverdio surprizigis kaj persekutadis ŝin. Aretuzo petis helpon al la diino [[Artemiso]], kiu intervenis kaj aliformigis ŝin en fonto, kiu spruĉas en Peloponezo kaj fluas subtere ĝis [[Sicilio]]. Tie, ĝi aperas denove per la [[eponimo|eponima]] fonto<ref>[[Ovidio]]. ''[[Metamorfozoj]]'', 572 kaj sekv.</ref><ref>[[Vergilio]]. ''[[Eneido]]'', 3.694.</ref><ref>[[Statio]]. ''Silvae'', 1.2.203.</ref><ref>Statio. ''[[Tebaida]]'', 1.271 kaj 4.239.</ref><ref>[[Luciano]]. ''Dialogi Marini'', 3.</ref>.
 
[[Dosiero:Salon de Diane-DIANE PROTEGEANT ARETHUSE CONTRE LE FLEUVE ALPHEE-porte.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|220px|<center>''[[Artemiso]] protektas [[Aretuzo]]n'', pentraĵo de [[Gabriel Blanchard]] (ĉ. [[1672]]).</center>]]
Tamen, laŭ alternativaj versioj, estis ĝuste la diino Artemiso la am-celo de Alfeo. Ili ĉasadis kune ĝis kiam li enamiĝis al la diino kaj ne akceptis ŝian rifuzon. Persekutata de li, Artemiso forfuĝis al [[Letrini]], en [[Eliso]], kaj tie ŝi renkontis sian nimfan akompanantaron. Ĉiu el la knabinoj (la diino inkluzive) kovris sian vizaĵon per koto, do Alfeo ne kapablis rekoni Artemison kaj humiligite rifuzis plu insisti, antaŭ la ridego de la nimfaro<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 6.22.</ref>. Laŭ plia tradicio, la diino fuĝis al Ortigio, kie troviĝis templo al ŝi dediĉiita laŭ la nomo ''Alfea Artemiso''<ref>Skolioj pri ''[[Pitiaj odoj]]'', de Pindaro, 2.12.</ref>. Aludo al la enamiĝo de Alfeo troviĝas ĉe altaro en [[Olimpio]], dediĉita al ambaŭ gedioj, kune<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 14.5.</ref><ref>Skolioj pri ''[[Olimpiaj odoj]]'' de Pindaro, 10.</ref>.
 
[[Dosiero:Mosaico Trabajos Hércules (M.A.N. Madrid) 05.jpg|thumbeta|[[Heraklo]] devojigas la riveron '''Alfeo''' por plenumi sian kvinan [[Dek du laboroj de Heraklo#Kvina laboro - la ĉevalejoj de Aŭgio|laboron]]. Romia [[mozaiko]] en [[Liria]] ([[Hispanio]]).]]
Verŝajne, en tiuj rakontoj unuiĝis malsamaj tradicioj, kiuj baziĝis sur la populara kredo pri ke ekzistis subtera komunikado inter la rivero Alfeo kaj la fonto Aretuzo. Oni rakontis ke taso ĵetita en la unua rivero reaperus poste en la fonto de Ortigio<ref>[[Strabo]]. ''Geographia'', 6. par. 270, 8, 343.</ref><ref>[[Seneko]]. ''[[Naturales quaestiones]]'', 3.26.</ref><ref>[[Fulgent]]. ''Mitoj'', 3.12.</ref>.
 
Linio 45:
 
== Kultado ==
[[Dosiero:Gela SNGANS 065.jpg|thumbeta|<center>Monero el [[Gela]], en [[Sicilio]] (ĉ. [[-420|420]]-[[-415|415 a.K.]]), sur kiu aperas kornohava riverdio. En tiu regiono '''Alfeo''' ricevis elstaran kultadon, kaj estis prezentita sammaniere.<center>.]]
La oceanida Alfeo ricevis kultadon en diversaj lokoj en Grekio. En [[Sparto]] ([[Lakedemono]]), troviĝis sanktejo al li dediĉita<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 3.12.8.</ref>. Ankaŭ en Olimpio, kie oni kune alvokis [[Zeŭso|Kronidan Zeŭson]] kaj lin, per la alvoko «senlaca fluo»<ref>[[Bakilido]]. Fragmento 5.</ref>. En tiu Elisa urbo, kie la kultado al Alfeo elstaris<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.10.6.</ref>, oni pensis ke lia nomo devenis el lia kapablo resanigi leprulojn, same kiel faris la rivero [[Anigro]]<ref>Strabo. ''Geographia'', 8.3.19.</ref>. En Olimpio, la aŭguristoj alportis ĉiujare cindron el la oferoj al Zeŭso, kaj miksis ĝin kun akvo el Alfeo por fari paston, per kiu oni farbadis la zeŭsan altaron. Onidire, nur per la akvo de tiu rivero oni povas krei tiun miksaĵon, ĉar laŭ ili Alfeo estas la rivero plej ŝatata al la reĝa dio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.13.11.</ref>. La rivera dio havis diversajn altarojn en tiu urbo, ofte kune kun aliaj diaĵoj al li rilantaj kiaj Artemiso<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.14.6.</ref> aŭ [[Pelopso]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 5.24.7.</ref>.
 
Ankaŭ en la malproksima [[Heraia]], en Sicilio, honoris lin. Tie troviĝis skultpaĵoj de Alfeo kun homa korpo, sed kun kornohava aŭ bova kapo, tipa kutimo en la arta reprezentado de la oceanidoj<ref>[[Eliano]]. ''Historia mikspoto'', 2.33.</ref>.
 
Estis rita kutimo en antikva Grekio dediĉi la unue tonditan hartufon al loka riverdio, do la elisa heroo [[Leŭkipo (mitologio) #Leŭkipo, filo de Enomao|Leŭkipo]] dediĉis la sian al Alfeo dum sia plenaĝiĝa ceremonio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 8.20.2.</ref>.
 
== Eksteraj ligiloj ==